CXAPITRO 3 (TRI) Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. CXu mi povas sidi kun vi? Linda: Saluton, Bob. Tom: Bonan tagon, Bob. Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj. Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin. Bob: CXu vi permesas, ke mi sidu cxe via tablo? Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni. Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi. Tom: Mi ne parolis pri amo. Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo. Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto. Tom: Prave. Simpla fakto. Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun. Linda: Ne gravas, cxu? Ne gravas, ke mi estas bela, cxu? Jen bela deklaro! Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava. Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava? Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimigxis al vi, sed mi vin rigardis. Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas. Bob: Mi parolas pri via vizagxo. Linda: Kio pri mia vizagxo? CXu gxi ne estas bela? Bob: Ho jes, gxi estas bela, gxi estas la plej bela en la mondo. Sed gxi estis mistera! Linda: Mistera? CXu mia vizagxo estis mistera? Bob: Jes. Via vizagxo estis mistera. Fakte, viaj vizagxoj estis misteraj. Mistera vizagxo de spionino cxe mistera vizagxo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimigxis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizagxo, Linda, kaj ankaux sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.
DEMANDOJ (3) Kiuj aspektas kiel spionoj? (Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / Gerda kaj la blondulo) CXu Bob salutas ilin tuj? (jes /ne) CXu Linda kaj Tom permesas, ke Bob sidu cxe ilia tablo? (jes / ne) Kiu ne volas esti maldiskreta? (Bob / Tom / Linda / Gerda / la blondulo) Kio estas sur la vizagxo de Linda? (bela deklaro / bona tago / mistera esprimo / io pli grava)
EKZERCOJ (3) Ekzemplo: { -as aspekt- cxu kiel la -o -o student- ul- ? } ---> CXu la ulo aspektas kiel studento? Jen: { -as -bon- mal- ne -o pardon- -ul- } { -e -is mi post- re- -ven- } { -a- al -as -in- -j -j jun- knab- -o -o- parol- vir- }
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.