CXAPITRO 4 (KVAR) Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis. Tom: Ni parolis pri tiu ulo. Bob: Kiu ulo? Tom: Tiu viro cxe la angulo. Tiu juna viro. Bob: Pri kiu vi parolas? CXu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda? Linda: Gerda! Vi do scias, ke sxia nomo estas Gerda! Vi do konas sxin! Bob: Nu, mi ne vere konas sxin. Mi scias, kiu sxi estas. Tio estas alia afero. Linda: Kiu do sxi estas? Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. CXu vere pri tiu blonda junulo vi parolis? Tom: Jes. Pri li. Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antauxe. Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda? Bob: SXi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptajxoscienco. Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-jxo-sci-en-co, cxu? Kio estas tio? Bob: CXu vere vi ne scias, kio estas kriptajxoscienco? Oni diras ankaux "kriptografio". Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. CXu vi scias, Tom? Tom: CXu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesagxo? Bob: Prave. Jen sxia fako. Fakte, sxia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj. Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Bob: Ankaux mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko. Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, cxu vi ne konsentas? Bob: Jes. GXi aspektis strange ankaux al mi, kiam oni parolis pri gxi. Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. CXu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Tom: Mi jam diris al vi, ke sxi ne estas bela. Nur vi estas bela. Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke sxi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaux Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; cxu vi konsentas? Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. Bob: CXu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo? Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo. Bob: Diable! Vi versxajne amas sxin.
DEMANDOJ (4) Respondu: Pri kio Linda kaj Tom parolis? (pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kriptajxo-scienco) Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis? (Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu) Kiu scias, kiu estas Gerda? (Bob / Linda / Tom) CXu Bob konas la blondulon? (jes / ne) Kion instruas Gerda? (novajn lingvojn / lingvistikon / kriptajxo-sciencon) Kiu estas profesoro pri lingvistiko? (Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo) Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom? (Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo)
EKZERCOJ (4) Ekzemplo: [Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin]. ---> Mi diris tion al vi. Jen: [Ili / Ilin] demandas [mi / min]. [Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj. Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion]. [Ili / Ilin] ne scias. [Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo / junulon]. [Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton]. La [studentoj / studentojn] montras al [mi / min] la [studenta / studentan] [restoracio / restoracion]. [Mi / Min] petas [vi / vin], diru al [mi / min] [tio / tion]. La [blondulo / blondulon], [kiu / kiun] staras en la [restoracio / restoracion], estas [stranga / strangan]. [Ili / Ilin] ne pardonas la [nova / novan] [studento / studenton]. [Li / Lin] ne komprenas. [Tio / Tion] estas [mistera / misteran]. [Li / Lin] preferas [sinceraj / sincerajn] [junuloj / junulojn].
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.