CXAPITRO 5 (KVIN) Bob: Nu, vi ankoraux ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron. Linda: Okazis io vere stranga. Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io. Bob: Kio? Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto. Tom: Kaj dum sxi ne rigardis, lia mano alproksimigxis al sxia taso. Linda: Kaj kiam sxi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis. Tom: Tiam li montris ion al sxi. Evidente, li deziris forturni sxian atenton. Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. SXi rigardis al la pordo. Kaj dum sxi rigardis for, lia mano subite estis super sxia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena. Bob: CXu gxi estis plena antauxe? Tom: Ne plena. Kompreneble, gxi ne estis plena. Sed estis io en gxi, kaj post kiam gxi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en gxi. Linda: Certe estas iu mistera substanco. Tom: Iu drogo. Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero? Linda: Li ne agus tiel kasxe, se estus nur sukero. Tom: Cetere, cxi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj. Bob: Eble li havis sukerpecon en la posxo kaj... Tom: CXu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via posxo? Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen... Linda: Rigardu! Jen sxi ekstaras, kaj ekiras for. Bob: SXi sxajnas tute normala. Versxajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazajxo.
DEMANDOJ (5) Kio estis en la mano de la blondulo antauxe? (sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio) Kio estis en lia mano poste? (sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio) Kio estas en la sukerujoj tie? (sukerpecoj / pulvora sukero / iu drogo / mistera substanco / sekreta lingvo) CXu estas normale promeni kun sukerpecoj en la posxo? (jes / ne) Kiu ekiras for? (Linda / Gerda / Tom / Bob / la blondulo)
EKZERCOJ (5) Ekzemplo: [Kiam / Se] li estus studento, mi lin konus. ---> Se li estus studento, mi lin konus. Por vi: Mi ne scias, [kiam / se] sxi venos al ni. Mi tre multe laborus, [kiam / se] mi povus. [Kiam / Se] li estas studento, li estas en la universitato. [Kiam / Se] Tom estis juna, Gerda jam lernis kriptografion. Mi volas paroli ankaux pri vi, [kiam / se] vi permesas. Mi parolis kun sxi, [kiam / se] sxi sidis en la restoracio.
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.