CXAPITRO 6 (SES) Tom: CXu vi auxdis? Kio estis tio? Bob: Jes, mi auxdis. Mi auxdis ion. Linda: Ankaux mi auxdis strangan bruon, kvazaux iu falus en la koridoro. Bob: Kvazaux _sxi_ falus. Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaux mi pensis tion. Ankaux mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro. Linda: CXu ni iru vidi? Tom: Kompreneble. Ni iru tuj. Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu cxi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en sxian kafon. Linda: CXu vi ambaux foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas. Bob: Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile cxi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.
DEMANDOJ (6) Kion Tom, Bob kaj Linda auxdis? (koridoron / strangan bruon / penson / la blondulon) Kiu eble falis en la koridoro? (Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo / Ronga) Kiuj iras vidi? (Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / cxiuj tri) Kiu restas por observi? (Tom / Bob / Linda / la blondulo / Gerda)
EKZERCOJ (6) Ekzemplo: [Li / Lin] metas [gxi / gxin] en la [posxo / posxon]. ---> Li metas gxin en la posxon. Nun decidu vi: La [blondulo / blondulon] metis [sukero / sukeron] en la [taso / tason] de [kafo / kafon]. [Li / Lin] volis iri en la [restoracio / restoracion], al la [bela / belan] [knabino / knabinon], sed [li / lin] falas en la [koridoro / koridoron]. Bob konsentas kun [Linda / Lindan]. [Ili / Ilin] rigardas al la [studentoj / studentojn]. [Iu / Iun] perdis [ajxo / ajxon] en la [restoracio / restoracion]. Ili metas [gxi / gxin] sur la [tablo / tablon] kaj decidas promeni al la [universitato / universitaton]. [Ili / Ilin] ekiras.
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.