CXAPITRO 9 (NAUX) "SXi kusxas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urgxas," diras Tom. Li rigardas la flegistinon: sxi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, rugxaj haroj, kaj tre ronda vizagxo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed sxajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "urgxa" sxajnas ne ekzisti en sxia vortaro. "Kusxas, cxu? Meze de la koridoro, cxu vere?" sxi diras. Videble, la flegistino apenaux povas kredi. "Kial, diable, sxi kusxus meze de la koridoro?" sxi demandas. "Mi petas, venu urgxe. Mi ne scias, kial sxi kusxas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis sxin tie. Eble sxi estis malsana. Mi ne scias. SXi svenis, sxi perdis la konscion. Nun certe oni devas urgxe okupigxi pri sxi." "Stranga afero!" "Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupigxi pri malsanaj homoj estas via fako, cxu ne? Venu tuj. Urgxas!" "Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, sxi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie." "CXu vere? Kie do oni svenas en cxi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaux unu semajnon mi estas cxi tie." "Juna viro, en cxi tiu universitato, oni svenas en la klascxambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-cxambroj, oni svenas en la bancxambroj, eble ecx oni povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam auxdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke." "Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kusxas en koridoro, kaj neniu zorgas pri sxi!" "Nu, nu, ne maltrankviligxu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos sxin." Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda. Sed jen subite Tom haltas. "Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino. "SXi estis cxi tie, kaj ne plu estas, sed..." "Sed estas iu alia, kaj _li_ estas senkonscia, sxajnas al mi. CXu vi konas lin?" "Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?" La flegistino iras al Bob, kiu falsidas cxe la koridora muro. SXi tusxas lian kapon. "Batita! Oni batis la kapon al li!" "Diable! Bob, Bob! Respondu! CXu vi auxdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis? Sed Bob ne respondas, kaj Tom igxas pli kaj pli maltrankvila.
DEMANDOJ (9) CXu la flegistino venas tuj? (jes / ne) CXu oni ofte svenas en koridoro? (jes / ne) Kial Tom ekhaltas? (Li estas novulo. / Gerda ne plu estas tie. / Okupigxi pri malsanuloj ne estas lia fako.) Kiu sidas cxe la muro? (Tom / Bob / linda / Gerda / la flegistino) CXu Bob paroladas? (jes / ne)
EKZERCO (9) Pri demandovortoj. Ekzemplo: ___ vi iras? - Mi iras al la urbo. ---> Kien vi iras? - Mi iras al la urbo. La demandovortoj jam lernitaj estas: kio, kion, kiu, kiun, kiel, kiam, kial, kie, kien, cxu. Jen por vi: ___ diris la kuracisto? - Li diris, ke mi estu senzorga, ke mia malsano ne estas tro serioza. ___ vi resanigxos? - Baldaux. Eble post kelkaj tagoj. ___ vi iros unue post la resanigxo? - Unue mi iros en bonan restoracion. ___ vi iros sola? - Ne, amikoj iros kun mi. ___ helpas vin dum la malsano? - Mia amiko Petro. ___ estas via patrino? - En sia oficejo; sxi devas multe labori tie. ___ vi ne povas iri piede? - CXar miaj kruroj estas tute senfortaj. ___ vi ekmalsanis? - Mi ekmalsanis tre subite. ___ tio okazis? - En mia laborejo. ___ ili metis en vian laborlokon? - Neniun, do la laboro restas nefarita kaj atendas min. ___ ili metis neniun en vian lokon? - CXar laboristo por mia laboro estas malofte trovebla.
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.