CXAPITRO 10 (DEK) Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? CXu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas cxi tiun aventuron ekde la unua vorto? CXu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon? Ne. Certe vi ne scias. Ankaux mi ne scias. Sed fakto restas fakto, ecx se ni ne komprenas gxin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas sxin kredi. Tom estas agema knabo, ecx iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne sxajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aux cxu temas pri io alia? Tom ege sxatas sian amikon Bob. Li sxategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikigxis antauxlonge en la urbego, kie ili vivis tiutempe -- ili dumtempe ecx iradis al la sama lernejo -- sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaux kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaux ege dankis la destinon. Ili treege sxatas la tiean bonegan vivon. Ili sxategas gxin. Ambaux estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala sxato al la iom timemaj studentinoj. Eble cxar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. CXu vi komprenas? Sed nun Tom malsxatas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu cxi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas sxin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias sxin ema fusxi sian laboron. Li timas, ke sxi ofte agas fusxe. Fusxemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? CXu li mispasxis, kiam li turnis sin al sxi? Sed al kiu alia li povus sin turni? SXi estis la sola flegistino, kiu trovigxis en la universitato. Aux cxu li mispensas? Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. CXu tiu belega knabino ne trovigxas en dangxero? Li amas sxin, li ecx amegas sxin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke dangxeraj homoj povus fari ion al sxi, apenaux estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj sxajnas nun, ke la tuta afero igxas pli kaj pli malsxatinda.
DEMANDOJ (10) Kiu ne emas fidi la flegistinon? (Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo) Kie Tom kaj Bob retrovis sin reciproke? (en lernejo / en universitato / en la urbego, kie ili vivis tiutempe) Estas ___ flegistino(j) en la universitato. (unu / du / tri / kvar / kvin) Pri kiu zorgas Tom? (pri Bob / pri Gerda / pri Linda / pri la flegistino) CXu Tom sxatas la novan aventuron? (jes / ne) Kiun amas Tom? (Gerdan / Lindan / Rongan / la flegistinon)
EKZERCOJ (10) Ekzemplo: Tom [*] Linda estas student[*]. ---> Tom kaj Linda estas studentoj. Nun faru vi: Tom [*] Linda estas student[*]. En universitat[*] restoraci[*] ili observas blond[*] junul[*], kiu agas plej strange: Dum li parolas [*] knabino, li kasx[*] metas io[*] en sxi[*] kafotaso[*]. Eble estis drogo, cxar tuj post ki[*] sxi ekstaras kaj forlasas la restoracio[*], [*] la koridoro[*] sxi jam perdas la konscion. Intertemp[*], Bob sid[*]is cxe Tom kaj Linda. Li povas rakont[*] al ili[*], ki[*] estas la knabino: SXi estas Gerda, nova instruist[*] pri kriptajxoscienco ([*]novaj sekretaj lingvoj). Ronga, la profesoro pri lingvistiko, volis, ke sxi ven[*] al la universitato [*] instru[*] kaj labor[*] kun li. Kiam ili auxdas sxi[*] falbruon el la koridor[*], Bob kaj Tom rapidas por helpi sxi[*]. Bob metas sxin bone, tiel [*] sxi kusxu komforte, kaj Tom ir[*] vok[*] flegistinon. Tiu flegistino, dika, grasa kaj parolema, nur post long[*] diskut[*] kun Tom konsciigxas [*] tio, ke la afero urgxas. Se sxi est[*] pli zorgema, sxi [*] rapidus kaj eble ne okazus jeno: Kiam Tom fine [*]venas kun la flegistino, Gerda estas for, kaj Bob sidas cxe la koridor[*] mur[*], bat[*]a surkape. Kion [*]tempe faras Linda? SXi pli kaj pli [*]trankvil[*]as, lasite sola [*] la universitata restoracio kun la blond[*] strang[*]. SXi observ[*] lin, kaj kiam li eliras tra la pordo alurb[*], sxi[*] sekvas li[*]. Linda estas junulino iom tim[*], certe belega. Tom am[*]as sxin; li havas okulojn nur [*] sxi. Li zorgas pri sxi. CXu sxi trov[*] en dangxero? Ki[*], fakte, sxi iros? Kaj Gerda, kien sxi[*] forigxis? Ki[*] okaz[*] kun sxi? La afero [*] pli kaj pli mistera!
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.