CXAPITRO 13 (DEK TRI) La vojo sxajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon. Linda estas parolema; krome, sxi deziras ricevi informojn pri sia stranga kunulo; sxi do tute ne sxatas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? SXi decidas, ke sxi rekomencos paroli. Se li ne sxatos, nu, li esprimos sian malsxaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu sxajnos longega. "Vi diris...," sxi komencas, ne sciante, kiel sxi finos, sed felicxe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu." "Vi estas scivolema, cxu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amikigxema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi." "CXu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla, cxar oni ne scias, kiel komenci, sed..." "Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, cxar ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, cxu ne? CXu vi sxatus, ke viaj amikoj rakontu cxion pri vi al nekonato?" "Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, cxar mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti." "Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi versxajne ne estis tre gxentila, lasante tiun silenton dauxri kaj dauxri pli kaj pli peze por vi. Mi ecx ne rimarkis, ke silento estigxas kaj dauxras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj ankaux de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni sxoforas, cxu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo." "CXe mi okazis la malo. Mi dauxre pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre gxoje. Vi sxajnis malfelicxa. Mi min demandis, cxu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malgxojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi cxiam deziras felicxigi la homojn." "Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedauxras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?" "Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la auxton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi." "CXiam scivola, cxu ne? Vi sxatus scii, kien mi iras," li diras ridante, dum Linda sentas sin rugxigxi, cxar similan rimarkon sxi tute ne atendis. Dum momento, sxi ne scias, kiel respondi. SXi sentas sin stulta. "Tute ne," sxi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, cxar tio sxajnis plej facila. Sed se gxenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple cxe la Internacia Hotelo, aux cxe la Granda Teatro. CXiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie cxi estas perfekte. Koran dankon, kaj gxis revido, kara sinjoro." "GXis revido, kara spionino!" La auxto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de gxi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? CXu li suspektus? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi.
DEMANDOJ (13) Kie sidas Linda? Kial sxi volas paroli kun la blondulo? CXu la blondulo volas klarigi siajn zorgojn? Kiel Linda klarigas sian scivolon? Kien precize veturas la blondulo? Kie nun staras Linda? Kion sxi timas vidante la forveturantan auxton?
EKZERCOJ (13) Ekzemplo: faradi : ---> faradi : agi Trovu la vortojn! antauxa parto de la kapo : atentinda : centro de supera instruado : cxi tiam : diri "bonan tagon" : dudek kvar horoj : eltrovisto de sekretoj : en la tempo de : faradi : fina parto de brako : havanta gxustan opinion : irigi laux la gxusta vojo : juna vira homo : kiun oni amas aux sxatas : konsenti, ke iu faru ion : lernanto cxe universitato : malnormala : ne konata, ne komprenata : ne la sama : ne ludema, grava : nek kusxi, nek sidi, nek iel movigxi : pala koloro de haroj : peti informon : pli sxati : sciigi, ke oni volas ion ricevi : sin movi piede : sxajni lauxvide : sxategi : tie, kie muroj kuniras : videbligi : La vortoj estas: agi, alia, ami, angulo, aspekti, blondo, demandi, direkti, dum, grava, iri, kara, knabo, mano, mistera, montri, nun, permesi, peti, prava, preferi, serioza, saluti, spiono, stari, stranga, studento, tago, universitato, vizagxo
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.