|
||||
Malfrue en 1997, mi vizitis malnovan amikon mian Francisco, en Rotterdam
kie li estis laborante tie kiel redaktoro por du-monata gazeto eldonita
de la Universala Esperanto Asocio (UEA) por junuloj. Mi ja petveturis de
Ghent kaj estis survoje al Berlino por kapti mian koramikinon. Ni ekbabilis
pri mia petveturado. Mi estis fervore petveturanta ekde mi ekkonis Francisco
frue en 1994, kaj intertempe ekverkis pri tio, kompilante libron de rakontetoj
kaj eldoninte regulajn artikolojn ĉe Suite |
Late in 1997, I dropped by Rotterdam to see my old friend Francisco who was working there as editor for a bi-monthly magazine published by the Universal Esperanto Association (UEA) for young people. I had of course, hitched into town, from Ghent, and was on my way to Berlin to see my girlfriend. We got to talking about my hitching. I'd been hitching ardently since I met Francisco back in early 1994, and had since started writing about it, compiling a book of anecdotes and publishing regular articles at Suite 101. | |||
Francisco opiniis ke li povus verki bonan artikolon pri ĉio ĉi por Kontakto. Ni sidis en la ĝardeno de UEA kun surbendigileto kaj du seĝoj, kaj Francisco ĵetis demandojn al mi kiujn li pretigis antaŭe tiutage bazitaj sur babilado de la antaŭa nokto. Li eldonis la artikolon kaj iom poste sendis kopion al mi. | Francisco felt he could make a good article about it for Kontakto. We sat down in the garden of UEA with a dictaphone and two chairs, and Francisco fired questions at me which he'd prepared earlier in the day based on conversation of the night before. He published the article and in time sent me a copy. | |||
Mi ĵus finis traduki artikolon kiun mi verkis po La Alpa Kanguruo kaj meti ĝin sur-rete, do mi pensis ke pli bone faru la saman por tiu ĉi Kontakto artikolo. Kontakto havas legantaron de ĉirkaŭ 2,500 surpapere, tamen la elektronika medio atingas pli vastan legantaron kaj havi Anglan kaj Esperantan versiojn aperi kune estas agrabla maniero enkonduki homojn al la vereco de Esperanto. | I had just finished translating an article I wrote for La Alpa Kanguruo and putting it on-line, so I figured I may as well do the same for this Kontakto article. Kontakto has a distibution of about 2,500 in print, but the electronic media reach a vaster audience and to have an English and Esperanto version side by side is a pleasant way to introduce people to the reality of Esperanto. | |||
Mi devas konfesi ke, retrorigardante al la artikolo kiel ĝi aperis sur-papere, estas kelkaj eraroj kaj malĝusteroj, kiujn mi vere emis korekti, sed plej-plarte mi rezegnis. Ja la elekto de demandoj ŝajnas al mi videble influita de nia pli frua babilado, pro tio ke ili ŝajnas esti ŝarĝita per antaŭscio de miaj kutimoj. Atendeble Esperanto mem estis entemigita ankaŭ. Rezume, mi verkus ĝin alie se mi reverkus ĝin, sed kiam tio ne veras je jameldonitaĵoj? La defio tradukante estas ne reverki la enhavo laŭ tiu deziro. | I have to confess that looking back on the article as it appeared in print, there are several errors and inacuracies, that I was very tempted to correct, but for the better part I abstained. Indeed the choice of questions seems to me to bely our earlier conversations, in that they seem a little loaded with pre-knowledge of my habits. Needless to say Esperanto was worked into the theme as well. In short, I'd do it differently if I were to do it again, but when is that not true of something published? The challenge is, in translating, not to rework the material in line with that desire. | |||
Mi kredas ke mi prezentis ĝin tiel eble plej fidinde al la sur-papera versio, kiel la medio permesas. Mi esperas ke ĝi donas al iu iom da pliscio rilate al aŭ Esperanto aŭ Petveturado, du fenomenoj kiuj multaj ŝajnas kredi estas aferoj de la pasinteco, aŭ iel ne-vera. Ili apenaŭ povus esti pli for de la vero mi kredas. | I think I've presented it as true as the media permit, to the version which appeared in print. I hope that it provides somebody with some insight into either Esperanto or Hitch-hiking, two phenomena that many people seem to think are things of the past, or unreal somehow. They could barely be further from truth I think. | |||
Tuj post la surbendigo de la intervjuo, mi iris al la aŭtoŝoseo enirejo norde de Rotterdam, kun Francisco, kiu faris kelkajn fotojn kaj ĝuis vidi min kapti ŝoforon ene de kelkaj minutoj. Preskaŭ bedaŭrinde, ĝi subite finigis nian foto faradon antaŭ intencite. | Immediately after recording the interview, I went out to the expressway slip road north of Rotterdam, with Francisco, who shot a few photos and had the pleasure of seeing me score a ride inside of a few minutes. Almost a shame, it cut our photo session somewhat short. | |||
Nu, la artikolo kiu apperas sur paĝoj 10 kaj 11 de Kontakto numero 162 (1997:6), sekvas en ambaŭ la originala Esperanta versio, kaj la tradukita Angla versio. Kontraste, tiu ĉi enkonduko estis vekita Angle kaj tradukita al Esperanto. | Anyhow, the article which appeared on pages 10 and 11 of inumber 162 (1997:6), follows in both its original Esperanto version, and a translated English version. This introduction in contrast was written in English and translated to Esperanto. | |||
|
||||
|
|
|||
|
|
|||
Se vi kredis, ke petveturantoj ne plu ekzistas, vi profunde eraris. La nova generacio sekvas propran filozofion, kunportas monon kaj uzas interreton. Kontakto intervjuis petveturanton Bernd Wechner el Aŭstralio. | If you believed that hitch- hikers were a thing of the past, you'd be deeply in error. The new generation follows their own philosophy, carries money and uses the internet. Kontakto interviewed Bernd Wechner, a hitch-hiker from Australia. | |||
Kio
estas petveturi?
Petveturi ja estas veturi per petoj. Kutime la peto estas en la formo de montro de veturvolo ĉe la stratflanko. Kutimaj montroj estas per dikfingro levita, aŭ per ŝildo kun via celo surskribita tiel, ke ĝi estas legebla de pasanta aŭtomobilisto. Se iu haltas vidinte vian montron de veturvolo kaj ofertas vetureblon, oni ekas. Oni povas atendi unu minuton kaj trovi sukceson, aŭ oni povas atendi horojn, eĉ tagojn, sen sukceso. Ĝi ŝparas al vi vojaĝkostojn, ĉar ĝi estas senpaga, tamen plej gravas, ke ĝi estu vojaĝmaniero per kio oni ne certas, ĉu oni alvenos ĝustaloke, ĝustatempe. Oni povas ekveturi iam ajn laŭ hazardo, sorto kaj ŝanco, kaj oni ekkonas multajn interesajn homojn survoje, kun kiuj oni devas interparoli. Temas pri vere aventura vojaĝmaniero elektita nur de homoj kun almenaŭ toleremo aŭ, prefere, ŝato de aventuroj - aŭ manko de mono, kompreneble. |
What
is hitch-hiking?
To hitch-hike is to travel by requests. Ordinarily the request is in form of a road-side display of your desire to travel. A customary display is with the thumb extended, or a sign with the desired goal written on it such that it can be read by passing motorists. If someone stops, having seen this request to travel and offers a chance to ride along then you're on the road. You might wait one minute and meet success, or you might wait hours, even days without success. It saves you the cost of travel because it's free, but more importantly it's a way of travelling which makes no promises of delivering you to the right palce or at the right time. You can travel any time at all according to chance, fate and luck, and you get to know many interesting people on the way, with whom you have to converse. It's a really adventurous way of travelling chosen only by people with at least some tolerance, or preferably a love of adventure - or a lack of money of course. |
|||
Kiam komenciĝis tiu ĉi okupo por vi?
En 1991, dum vizito al parencoj en Innsbruck, mi iris al trinkejo kun onklo kaj amiko lia; tiu ĉi havis multajn rakontojn pri petveturado kaj per sia pasio pri ĝi li persvadis min (malgraŭ mia trimonata trajnbileto), ke la sola maniero malkovri Eŭropon kaj ties popolojn estas petveturi. Mi decidis provi tion tuj poste per mia unua petveturo, inter Vieno kaj Bratislavo. |
When did this habit of yours begin?
In 1991, while visiting relatives in Innsbruck, I went to a bar with my uncle and a friend of his; that friend had many stories of hitch-hiking and with his passion for it he persuaded me (in spite of a three month rail- pass), that the only way to truly uncover Europe and its people is to hitch- hike. Later I decided to try that out by means of my first hitch, between Vienna and Bratislava. |
|||
Kiom longe vi eltenas eksterhejme?
Mi feliĉas malkovri novajn homojn kaj kulturojn. Tamen, post tiom da jaroj, mi laciĝas, kaj pli kaj pli trovas, ene de mi, la volon resti ie. Iam mi certe restos en Aŭstralio ie. Sed, vagabondo, malpli hejmsopiras ol tiuj, kiuj kutimas resti hejme. Pasintjulie, petveturante tra Aŭstralio, mi havis la veran bonŝancon renkonti pakvagulojn kaj bivaki kun ili; ni faris grandan fajron en la frosto, kaj ĝuis multajn rakontojn - estis interesege. Mi kreskis, kiel multaj aliaj aŭstralianoj, kredante, ke tio jam estas parto de la historio, ke ni ne plu havas pakvagulojn. Sed subite mi renkontas kelkajn kaj eĉ restas tutan nokton kun ili! Vere kia sperto! |
How long can you cope away from home?
I'm happy to discover new people and cultures. Still, after so many years I'm getting tired, and more and more I find, in myself, the desire to rest somewhere. Sometime I'll certainly rest in Australia somewhere. But the vagabond yearns for home less than those who are habitually at home. Last July, hitching around Australia, I had the truly good luck to meet some real swagmen and camp with them; we made a big fire in the frost, and enjoyed many stories - it was extremely interesting. I grew up, like many Australians, believing that swagmen were already a part of our history, that we didn't have any real swaggies left. But suddenly I meet some and even spend the night with them! Really, what an experience! |
|||
Ĉu vi planas transdoni viajn spertojn?
Oni ofte petas min verki pri turismo, pro miaj spertoj pri vojaĝado, sed tio estas amaskulturo. Petveturado estas "la eta frato" de turismo, ofte ne bone rigardata, bezona je reklamado; tial mi volonte dediĉas tempon verki pri ĝi. Mi havas kolumnon en interreta gazeto (trovebla ĉe http:// www.suite101.com/ topics/ page.cfm/ 92 ) kaj intertempe ankaŭ ekverkis libron. La amasturismo ne bezonas min. |
Do you plan to pass your experiences on?
I've often beeen asked to write on account of my travels, about tourism, but that's popular culture. Hitch-hiking is "the little brother" of tourism, often not well considered, needing a little advertising; that's why I volunteered some time to writing about it. I have a column in an internet magazine (to be found at http:// www.suite101.com/ topics/ page.cfm/ 92) and from time to time I also add to a book I'm writing. Mass tourism just doesn't need me. |
|||
Ĉu vi verkas en Esperanto?
Se mi uzus nur Esperanton, mi atingus eĉ pli etan parton de la jam eta grupo da petveturantoj kaj interesiĝantoj - tial mi uzas la anglan. Mi tamen interesiĝas kontakti esperantistojn petveturantojn por, eble, fondi fakan asocion kadre de UEA. Eblas kontakti min skribante al: 5 Charles Ave., Minnamurra 2533, Aŭstralio; retpoŝte: bwechner@alumni.aitec.edu.au. |
Do you write in Esperanto?
If I were to use only Esperanto, I'd reach and even smaller part of an already small group of hitch-hikers and interested readers - that's why I use English. I'm still interested in contacting hitch-hiking Esperantists to possibly found an association in the framework of the UEA (Universal Esperanto Association). I can be reached by post at: 5 Charles Ave., Minnamurra 2533, Australia; e-mail: bwechner@alumni.aitec.edu.au. |
|||
Ĉu vi mencias Esperanton en via kolumno kiel rimedon
trovi gastigantojn?
Ĝis nun nemulte - kvankam mi ne evitas mencii Esperanton; baldaŭ ĝi aperos en kelkaj rakontoj. Mi verkos ĉapitron pri mia aŭstralia petveturado kaj, lige kun ĝi, pri la UK, kiu, nature, estis grava parto de ĝi. Mi ĝojos iom propagandi! Krome mi havas lecionojn pri Esperanto en mia propra hejmpaĝo. Tamen, la intermikso estas, ofte, ne forta. Mi tre ŝatas Esperanton, tamen ne ŝatas tro forte propagandi ĝin. Eble vi spertis tiujn bigotojn, kiuj frapas ĉe via pordo por klarigi al vi la avantaĝojn de sia kredo; aŭ vendiston, kiu pasie provas konvinki vin, ke tiu ĉi aŭtomobilo estas la solvo de ĉiuj viaj problemoj. Esperantisto tro forte propagandanta efikas simile. Celante amikiĝi kun aliaj homoj, ne konsilindas montri vin strangule, aŭ tro alia. Oni montru al aliuloj afablan similecon - poste ili malkovros la profundecon de via esto, inkluzive Esperanton kaj viajn aliajn kredojn. Retanoj povas trovi tion ĉe miaj retpaĝoj (rigardu ĉe http:// alumni.aitec.edu.au/ ~bwechner/ Documents/ interests.html #esperanto ). |
Do you mention Esperanto in your column as a means of
finding hosts?
Thus far, not a lot - though I don't deliberately avoid mention of Esperanto; soon it will appear in several stories. I'm writing a chapter about my Australian hitch and tied to that, about the UK (Universal Esperanto Congress), which of course was an important part of that trip. I quite like to advertise a little! Besides I have Esperanto lessons on my home page. Still, often I don't mix it into my writings very strongly. I quite like Esperanto, but not really to advertise it too strongly. Possibly you've experienced the kind of bigot who knocks on your door to explain the advantages of his credo; or a salesman who passionately tries to convince you that this here car is the answer to all your problems. Esperantists too strongly selling their credo have a similar effect. If your aim is to make friends, I wouldn't recommend you make yourself appear too strange or diffferent. Much better to show to others an affable similarity - afterwards they'll uncover the depth of your being, including Esperanto and your other credos. Webbies can find my lessons under my home page (see http:// alumni.aitec.edu.au/ ~bwechner/ Documents/ interests.html #esperanto). |
|||
Ĉu petveturantoj estas organizitaj? Mi konas kelkajn verajn petvetur-klubojn en Eŭropo (ne konfuzu kun kunveturigo de homoj, kio estas io alia!), kaj ankaŭ kelkajn konkursojn. Tiaj organiziĝoj, tamen, povas ankaŭ rapide detrui iom de la aventura spirito de neplanita, ne organizita vagado dikfingra; ne certi, ekzemple, pri alvenloko aŭ -tempo. Ĝuste tio allogas tiom da homoj nuntempe. Kvankam ili malpliiĝis post la 1970-aj jaroj, pro timo, oni ankoraŭ vidas sufiĉe multe da petveturantoj. Tio ankaŭ varias de lando al lando. En Germanio, ekzemple, estas sufiĉe multe. En Britio mi ĵus renkontis nur du aliajn. Mi esperas, ke la grupo de petveturantoj kreskos denove. Estas pli kaj pli tiuj, kiuj petveturas ne pro financaj kialoj, sed pro la aventuro, pro sociaj kialoj - vere interesa fenomeno. Plej multaj el la hodiaŭaj junuloj povas, pro la plialtigo de la vivnivelo, elteni la busajn aŭ trajnajn elspezojn - mi mem, ekzemple. Per petveturado oni tre malmulton ŝparas, se konsideri la ĝenojn pro atendado kaj veterkondiĉoj. Ekzemple, kontraŭ 10 pundoj eblas trajnvojaĝi, nur unuhore, el Londono al Brajtono. Petveturonte, oni devas pagi ĉiuokaze 4 pundojn por atingi la urborandon kaj poste tie atendi unu, du aŭ pli da horoj; oni "ŝparis" 6 pundojn - ne tiom. | Are hitch-hikers organised?
I know of several true hitch-hiking clubs in Europe (don't though confuse hitch-hiking with ride or car sharing, which is something else!), and also several competitions. That kind of organisation can though quickly destroy some of the adventurous spirit of the unplanned, unorganised wandering by thumb; to be unsure for example of the place of arrival or time. It's just that which attracts so many people at the moment. Although hitch-hikers have dropped in numbers since the '70s, on account of fear, you can still see enough of them around. Numbers differ from one country to the next. In germany for example there are plenty. In Britain I just met only two other. I hope that numbers will increase again. More and more I meet hitchers, who hitch not for financial reasons, but for reasons of adventure, social reasons - a truly interesting phenomenon. Most of todays youth, on account of the rise in our standard of living, can aford the bus or train fares - I can for example. By hitching you might save very little if you consider the bother of waiting and weather conditions. For example it costs 10 pounds to take the train, just one hour, from London to Brighton. Hitching you have to pay 4 pounnds in any case to reach the outskirts of London and once there maybe wait one, two or more hours; you've saved 6 pounds - not an awful lot. |
|||
Ĉu vi orientiĝas per publikaĵoj?
Ekzistas publikaĵoj, sed plej ofte iom aĝaj. Ekzemple unu, kiun mi nun kunportas, estas de 1985. Buslinioj, strat- formoj kaj -nomoj ŝanĝiĝas kun la paso de la jaroj. En Londono, pro la konsiloj de tiu gvidlibro, mi perdis unu horon serĉante priskribitan lokon. Prefere do unue preni aktualan urbomapon kaj demandi sin: "Se mi estus aŭtomobilisto, kiun vojon mi sekvus por eliri el la urbo?" Trovinte taŭgan lokon (aŭtoŝoseoj, en- kaj elirejoj bonas), oni trafu ilin per busoj, tramoj aŭ simile - malmultekoste. Poste oni akceptu la riskon, ke irinte tien (en urbego kiel Londono tio povas daŭri horon) ne eblas stari vojorande aŭ lasi sin vidi de la aŭtomobilistoj. Por eviti tiajn frustriĝojn helpegas kalkuli pri propra kaj publikigitaj spertoj de tiuj, kiuj jam faris tiun vojon. Pasintjare mi verkis artikolon (vd ĉe: http:// www.suite101.com/ articles/ article.cfm/ 420 ), The Hitch-hiker's Guide to Everywhere (La gvidlibro de la petveturanto ĉien). En ĝi mi proponas havi ion de ĉie - la celo estas enretigi tian verkotan gvidilon, por havi ĝin "vivanta", verkata kaj legata de petveturantoj. Tuj post vizito al Roterdamo, ekzemple, iu povus aldoni en datumbazo, krom informoj pri elireblo kaj kiom longe li atendis, aliajn spertojn. Alveninte al tiu urbo mi povus legi tion kaj tuj scii, kiel agi. Dank' al publikaj bibliotekoj, interretkafejoj kaj tiel plu tia gvidlibro povas populariĝi. |
Do you use guidebooks?
There are guidebooks, but for the better part rather dated. For example, one which I'm carrying now was published in 1985. Bus routes, road layouts and names change with the passing of years. In London, on account of the advice of this guidebook, I lost one hour looking for the described spot. It's advisable to take an up- to-date map and ask oneself: "If I was a driver, which route would I follow to get out of town?". Having found a suitable spot (motorway entries and exits are good), you can reach it by bus, tram or something similar - cheaply. Afterwards you accept the risk that having come this far (in a metropolis like London you might have travelled an hour), it's not possible to pull a car over here, or be seen by drivers. To avoid that kind of frustration it helps a lot to exploit your own experiences and those that have been published by others who have already come this way. Last year I wrote an article (see http:// www.suite101.com/ articles/ article.cfm/ 420 ), The Hitch-hiker's Guide to Everywhere. In it I propose to have something from everywhere - the goal is to have on the net just such a guidebook in the writing, to have it "living", being written and read by hitch- hikers. Arriving at a town I could read this living guidebook and immediately know what to do. Thanks to public libraries, internet cafe's and so on, such a book might just become popular. |
|||
Ĉu vi uzas Pasportan Servon?
Ofte jes. Sed post jaroj da petveturado kaj vojaĝado mi havas propran "reton" de konatoj (trovu ĝin ĉe http:// alumni.aitec.edu.au/ ~bwechner/ Documents/ Travel/ Lists/ HospitalityClubs.html ). Mi, cetere, estas membro de diversaj gastigkluboj, inkluzive de Pasporta Servo kaj Servas. |
Do you use Pasporta Servo?
Often yes. But after years of hitch-hiking and traveling I have my own "network" of contacts. I'm also a member of a diverse range of hospitality clubs, including Pasporta Servo and Servas (check out http:// alumni.aitec.edu.au/ ~bwechner/ Documents/ Travel/ Lists/ HospitalityClubs.html ). |
|||
Kaj kie vi ankoraŭ ne estis?
Mi havas konatojn eĉ en ne vizititaj lokoj; temas pri amikoj de amikoj aŭ de homoj renkontitaj survoje aŭ en junularaj gastejoj. Ekzemple, mi us estis en Egiptio. Tie mi havis "interretkonaton", tamen, li estis for dum mia vizito. Ĉe interretkafejo mi ricevis retmesaĝon lian: "Aĉ, bedaŭrinde mi nun estas en Kuvajto! Tamen, kontaktu jenajn du bonajn amikojn tie" |
And where you haven't been yet?
I have contacts even in yet unvisited places; I'm talking about friends of friends or people I've met on the road or in youth hostels say. For example I was just in Egypt. There I had an "internet friend", but he was away during my visit. At an internet cafe I got a message from him: "Ah, sadly I'm in Kuwait right now! Still, contact these two good friends of mind there". |
|||
Ĉu ĉie stiristoj samas?
Certe diferencas la gradoj de gastamo. Japanoj elstaras pro sia sindonemo. La sudo de Francio estas fama inter petveturantoj pro tio, ke tie oni povas atendi longege kaj fine prenas vin eksterlanda turisto! Hispanio havas saman reputacion. Mi aŭdis pri atendado de tri tagoj! Ĉar en sia propra lando oni konas pli pri aktualaoj ĝenerale, tie la enaŭtaj diskutoj povas esti iomete pli hejmecaj. Tamen la pritrakto ne estas rimarkeble alia. Aliflanke via ŝanco eniri aŭtomobilon povas dependi eĉ de via etna aspekto. Post trimonata petveturado tra Japanio mi ricevis la fortan senton, ke en Japanio oni pli rapide sukcesas kiel blankhaŭtulo ol kiel aziano - simple ĉar la averaĝa japano vidas ĉe la vojorando senpagan lecionon pri la angla! Unu horo estis mia plej longa atendotempo en Japanio. |
Are drivers the same everywhere?
The degree of hospitality certainly changes. Japan stands out on account of its giving nature. The south of France is famous among hitchers for the fact that you can stand a long long time before finally someone will pull over and pick you up, and they turn out to be foreign tourists! Spain has the same reputation. I've heard of a three day wait! Because in your own land, you know generally more about current affairs, the conversations between hitcher and driver can be a little more local in character. Still, the encounter isn't remarkably different in nature. On the other hand, your chances of scoring a ride can even depend on your ethnic appearance. After three months of hitching around Japan, I got the strong feeling that in Japan the white foreigner will score rides much faster than the asian - simply because the average Japanese sees at the side of the road a free English lesson! My longest wait in Japan was an hour. |
|||
Ĉu longaj haroj povas malhelpi viron?
Petveturado estas homa afero, ĝi ne funkcias mekanike. Tial helpas aspekti tuj rekonebla kaj fidinda. Vi iel "reklamas" vian ĉeeston al stiristo - ne al lia aŭto. Kaj li devas, en unu sekundo, vidi, juĝi kaj decidi, ĉu li fidas pri vi, ĉu li kunportu vin. Li ne haltos, se vi aspektas kiel murdisto. Do vi devas, bedaŭrinde, ludeti je la flanko de la amaskulturo, kvankam vi apartenas al la alia teamo - jen ironio. |
Can long hair be a hinderance for men?
Hitching is a human affair, it doesn't work mechanically. So it helps to look immediately recognisable and trustworthy. You're somehow "advertising" your attendance to the drivers - not their cars. And they have to, inone second, see you, judge you, and decide if they trust you and would pick you up. They don't stop if you look like murderer. So you have to, alas, play a little on the side of popular culture even though you belong to the other team - an irony really. |
|||
Ĉu inĝeniero Wechner uzas Bernd, la vagulon, por manifesti
sian ribelemon?
Jes! Certe, certe! Mi amas petveturadon pro multaj kialoj - unu certe estas mia propra emo kontraŭi la amaskulturon, la kutimajn antaŭjuĝojn, la tradiciajn erarojn. Mi ĝojas montri, ke fido kaj interhoma frateco ne estas afero de la pasinteco. Al mi ŝajnas, ke ni estas, nuntempe, perdantaj ilin - kaj tio kostas al ni. Ni insuliĝas, iĝas malpli feliĉaj, niaj sociaj kaj familiaj strukturoj ŝajnas disfali en Okcidento - eble pro pliriĉiĝo. Mono aĉetas sendependecon, sed ĝuste dependeco estas forta ligo inter homoj. Mono povas aĉeti por mi hotelĉambron - por esti sola. Sed tiu ne estas mia celo - ĉu vere estas via?! |
Does the engineer Wechner use Bernd the vagabond to manifest
his rebellious nature?
Yes! Of course! I love hitch-hiking for many reasons - one is certainly my own inclination to oppose the popular or mass culture, the customary prrejudices, the traditional mistakes. I take joy in showing that trust and fraternity among people are not things of the past. To me it seems that we are today losing these things - at our cost. We are becoming insular, less happy, our social and family structures seem to be falling apart in the West - possibly on account of the increase in our wealth and standard of living. Money buys independence, but it's precisely interdependence that builds strong ties between people. Money can buy for me a hotel room - to be alone in. But that isn't my goal - is it really yours?! |
|||
Petveturadon oni ligas kun risko ...
Nia percepto de la risko estas bazita ne sur faktoj sed ĉefe sur troigitaj sensacioj. La gazetaro prenas kelkajn kazojn kaj troigas ilian signifon, kio povas pezi pli ol realaj statistikoj. En Germanio mortas surstrate, ĉiutage, 30 homoj, kaj en Usono, 250 - ĉiutage. Sed, kiam malaperas unu petveturanto, ho, tio ja estas novaĵo, ĉiuj pridiskutas ĝin kaj diras: "Petveturado estas danĝera!" Certe oni povas esti perfortita aŭ mortigita dum petveturado, sed ĉu la fakto pasaĝeri ĉe nekonato estas vere tiom pli danĝera ol mem stiri aŭton? Mi dubas. Kiom da homoj perdiĝas pro tute aliaj kialoj? Ĉu indas malfidi ĉiujn nekonatojn simple por minimumigi riskojn? |
Hitch-hiking is associated with risk ... Our perception of the risk is based not on facts but chiefly exaggerated sensation. The media takes a few cases and exaggerates their significance, which can carry more weight than real statistics. In Germany alone everyday 30 people die on the roads, in the United States 250 - every day. But when one hitch-hiker disappears, hey, that's news, everyone talks about it and says: "Hitch- hiking is dangerous!". Certainly you might be raped or murdered while hitching, but is the fact of riding beside a stranger really that much more dangerous that driving a car yourself? I doubt it. How many people are lost for completely different reasons? Is it worth mistrusting all strangers simply to minimise some risks? | |||
Ĉu aŭtomobilisto haltas pro bezono, ne ĉar li volis
esti solidara?
Ofte jes. "Bezoni" estas forta vorto, eble ĝi ne tute ĝustas; eble "volegi" estas pli bona vorto se konsideri, ke la volo povas esti subkonscia. Tamen ni ne povas eskapi el la fakto, ke ŝoforo haltas, ĉar li elektis halti - kaj oni elektas aferojn ĉar oni volas elekti ilin. La kialoj povas esti kompleksaj kaj vastaj, sed baze temas pri ŝofora volo. Krome ekzistas la bezono helpi, senti sin "bona homo", kaj aliflanke ankaŭ la distron ni bezonas: Kun longa vojo antaŭ mi sola, mi vere ĝojus inviti nekonatan homon kun interesaj rakontoj. Por tio petveturantoj estas idealaj: finfine ili estas homoj ekster la amaskulturo. |
Do drivers stop out of a need to stop, or because because
of solidarity?
Often yes. "Need" is a strong word, maybe it's not entirely right; may "strongly want to" is a better choicce of words if we consider that the want might be subconscious. Still we can't escape the fact that drivers stop because they choose to stop - and we choose things because we want to choose them. The reasons can be complex and varied, but basically we're talking about drivers wanting to stop. Besides there's always the need to help, to feel oneself a "good person", and there's also the entertainment we need: with a long lonely trip ahead of me, I'm really happy to invite an unknown person with interesting stories into the car. For that, hitch-hikers are ideal: they are in the end people outside of the mass culture. |
|||
Pakvaguloj
Pakvagulo (swagman [sŭagman] angle) estas plenrajta persono de la aŭstralia popolkulturo. Temas pri homoj, kiuj ekde la lastaj ekonomie krizaj jaroj de la pasinta jarcento en Aŭstralio kaj plu dum la depresio de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, elektis vagi tra la kontinento, serĉante ian ajn laboron. Ili estas ekvivalentaj al la samepoka usona fenomeno de senbiletaj trajnveturantaj laborserĉantoj hobo [hoŭbo]. "Valsigi Matildan" (Waltzing Matilda) estas esprimo, kiu celas ĝuste "vagadi kun pako aŭ lan- kovrilo tra la lando". Ĝi estas ankaŭ la nomo de tutmonde konata aŭstralia kanto, konsiderata la neoficiala himno de Aŭstralio. De la fiera sendependo de pakvaguloj naskiĝis la sindikatmovado en Aŭstralio. |
Swagmen
A swagman is a fully integrated part of the Australian popular culture. We're talking about people who since the economic hardships of the last century in Australia and further during the depression of the '20s and '30s chose to wander around the continent looking for any kind of work they could find. They're the equivalent of the American hobo of around the same time in history who would ride the rails without a ticket in their search for work. "Waltzing Matilda" is an expression which kind of means "wander with a pack or swag through the land". It's also the name of world famous Australian song, considered the unofficial national anthem of Australia. From the proud independence of the swagman was born the union movement of Australia. |