|
|
P.E.T.A. Petas ... | |
Petveturanta
Esperantista Tutmonda Asocio Petas vin
Kio celas esti P.E.T.A.?
|
Iam dum la pratempo iu eltrovis manieron vojaĝi pli rapide
ol per piedoj. Tuj poste aliulo petis kunvojaĝi. Tiel ekestis petveturado!
Epokoj poste tuta generacio da junuloj prenis ĝin kaj faris viv-manieron de ĝi. Ili vagis tra la tuta mondo petante de aliuloj kunvojaĝi. Tiel ili elkovris la popolojn de siaj landoj kaj foraj landoj. Tiel ili kreis kontakton inter ili mem kaj la lokaj veturantoj de kiuj ili petis kunvojaĝon. Ili ne travivis longe tamen. Venis tempo de timo, de malfido, de sinretiro kaj socia disfalo. La homoj ne plu fidis unu la alian, ili propagandis kaj propagandis pri la viv-minacaj dangeroj de fremduloj! Timu la fremduloj! Neniam petveturu! Tamen estis eta grupo da homoj kiuj predikis pri inter-homa amo kaj komunikado. Ili eĉ lernis lingvon por plifaciligi la interhoma kontakto, kontraŭ la modoj. Ili estis la Esperantistoj. En tiu grupo restis kelkaj kiu memoris la pra-tempon kaj la petveturado, ili praktikis ĝin fervore disvastigante la homajn sentojn de fido kaj kontakt-ĝuo. De tiu semo naskiĝas P.E.T.A.! |
||
Jen propono naski P.E.T.A. Ĝi nur bezonas membrojn! Ĉu vi petveturas? Ĉu vin interesas la petveturadon? Ĉu vi eĉ scias kio ĝi estas? Enkaze ne, rigardu la Verdan Dikfingron. Potenculo li, li klarige montras al vi la plej kutiman petmanieron. Ne hazardas ke ĝi estas ankaŭ akceptita signo de aprobo kaj positivismo! Jen, tiel li staras strat-flanke montrante tiun belan dikfingron kaj amikan rideton al la pasantaj ŝoforoj en aŭtomobiloj. Senescepte unu haltas kaj demandas lin pri kien li iras. Ili kunvojaĝas kiom longe konvenas al ili kaj poste la vojoj disiĝas kaj la Verda Dikfingro montriĝas denove, petante la pasantajn ŝoforojn por pluveturon. Tiel li vojaĝas tra la tuta mondo! Tiel li kontaktas la amindajn lokanojn, ricevas invitojn al iliaj domoj, kunmanĝi, kundistriĝi. Li ne vojaĝas tiel por atingi lokon, li vojaĝas tiel por atingi vojaĝon! La Verda Dikfingro nature estas longviva potenculo. Li memoras la pinto de la populareco de petveturado. Estis nur antaŭ 30-40 jaroj. Li tiam veturis tra la mondo per sole la potenco de sia dikfingro, kaj predikis pri la Verda Potenco - Esperanto. Predikante iam al amaso da homoj li demandis laŭte kaj publike "Homoj! Homoj! Atentu! Kiel vi plej preferas vojaĝi?" Jen li faris tiun ĉi foton. La homoj amase aprobis la dikfingron, ili promesis lerni Esperanton kaj vojaĝi dikfingre! Nu, la Verda Dikfingro dormis dum kelkaj generacioj, sentis lian mision plenumite kaj iris dikfingre al aliaj mondoj disvastigi la mesaĝon pri interhoma amo. Reveninte lastatempe li seniluziiĝis pri la ŝanĝo! Li ja kredis ke la mesaĝo atingis nin, ke ni fin-militis kaj celis ekkoni unu la alian. Ke ni lernus internacian lingvon, kaj veturus kun fremdula kontakto! Ho ve, kio okazis anstataŭe, dum lia foresto ... La Esperantistoj apenaŭ plimultiĝis, la petveturantoj ege malplimultiĝis ...; Tamen li ne povis resti. Li alvokiĝis aliloke ... la problemoj ĉe aliaj mondoj estis pli vastaj ol la niaj etaj. Li fidis ŝargi min kun la tasko kolekti restantajn petveturantojn inter la esperantistoj, por ke ili rimarku la ekziston unu de l'alia. Por ke ili kolektiĝu kaj babilu pri la beleco de iliaj kutimoj, ke ili rakontu, kaj festu. Ke ili per ilia entusiasmo kaj grupa esto montru al la aliuloj kiel bonas ilia viv-sinteno. Kion mi povis fari? Mi akceptis la defion. Jen mi varbas ...
|