P.E.T.A. Petas ...
Petveturanta   
Esperantista 
Tutmonda 
Asocio 

Petas vin 
membriĝi! 

Kio celas esti P.E.T.A.? 
Kia Defio? 
Kial Membriĝi? 
Kiel Membriĝi?

Iam dum la pratempo iu eltrovis manieron vojaĝi pli rapide ol per piedoj. Tuj poste aliulo petis kunvojaĝi. Tiel ekestis petveturado! 
 
Epokoj poste tuta generacio da junuloj prenis ĝin kaj faris viv-manieron de ĝi. Ili vagis tra la tuta mondo petante de aliuloj kunvojaĝi. Tiel ili elkovris la popolojn de siaj landoj kaj foraj landoj. Tiel ili kreis kontakton inter ili mem kaj la lokaj veturantoj de kiuj ili petis kunvojaĝon. 
 
Ili ne travivis longe tamen. Venis tempo de timo, de malfido, de sinretiro kaj socia disfalo. La homoj ne plu fidis unu la alian, ili propagandis kaj propagandis pri la viv-minacaj dangeroj de fremduloj! Timu la fremduloj! Neniam petveturu! 
 
Tamen estis eta grupo da homoj kiuj predikis pri inter-homa amo kaj komunikado. Ili eĉ lernis lingvon por plifaciligi la interhoma kontakto, kontraŭ la modoj. Ili estis la Esperantistoj. 
 
En tiu grupo restis kelkaj kiu memoris la pra-tempon kaj la petveturado, ili praktikis ĝin fervore disvastigante la homajn sentojn de fido kaj kontakt-ĝuo. De tiu semo naskiĝas P.E.T.A.! 
 

Jen propono naski P.E.T.A. Ĝi nur bezonas membrojn! Ĉu vi petveturas? Ĉu vin interesas la petveturadon? Ĉu vi eĉ scias kio ĝi estas? 

Enkaze ne, rigardu la Verdan Dikfingron. Potenculo li, li klarige montras al vi la plej kutiman petmanieron. Ne hazardas ke ĝi estas ankaŭ akceptita signo de aprobo kaj positivismo! Jen, tiel li staras strat-flanke montrante tiun belan dikfingron kaj amikan rideton al la pasantaj ŝoforoj en aŭtomobiloj. Senescepte unu haltas kaj demandas lin pri kien li iras. Ili kunvojaĝas kiom longe konvenas al ili kaj poste la vojoj disiĝas kaj la Verda Dikfingro montriĝas denove, petante la pasantajn ŝoforojn por pluveturon. Tiel li vojaĝas tra la tuta mondo! Tiel li kontaktas la amindajn lokanojn, ricevas invitojn al iliaj domoj, kunmanĝi, kundistriĝi. Li ne vojaĝas tiel por atingi lokon, li vojaĝas tiel por atingi vojaĝon! 

La Verda Dikfingro nature estas longviva potenculo. Li memoras la pinto de la populareco de petveturado. Estis nur antaŭ 30-40 jaroj. Li tiam veturis tra la mondo per sole la potenco de sia dikfingro, kaj predikis pri la Verda Potenco - Esperanto. Predikante iam al amaso da homoj li demandis laŭte kaj publike "Homoj! Homoj! Atentu! Kiel vi plej preferas vojaĝi?" Jen li faris tiun ĉi foton. La homoj amase aprobis la dikfingron, ili promesis lerni Esperanton kaj vojaĝi dikfingre! 

Nu, la Verda Dikfingro dormis dum kelkaj generacioj, sentis lian mision plenumite kaj iris dikfingre al aliaj mondoj disvastigi la mesaĝon pri interhoma amo. Reveninte lastatempe li seniluziiĝis pri la ŝanĝo! Li ja kredis ke la mesaĝo atingis nin, ke ni fin-militis kaj celis ekkoni unu la alian. Ke ni lernus internacian lingvon, kaj veturus kun fremdula kontakto! Ho ve, kio okazis anstataŭe, dum lia foresto ... La Esperantistoj apenaŭ plimultiĝis, la petveturantoj ege malplimultiĝis ...; 

Tamen li ne povis resti. Li alvokiĝis aliloke ... la problemoj ĉe aliaj mondoj estis pli vastaj ol la niaj etaj. Li fidis ŝargi min kun la tasko kolekti restantajn petveturantojn inter la esperantistoj, por ke ili rimarku la ekziston unu de l'alia. Por ke ili kolektiĝu kaj babilu pri la beleco de iliaj kutimoj, ke ili rakontu, kaj festu. Ke ili per ilia entusiasmo kaj grupa esto montru al la aliuloj kiel bonas ilia viv-sinteno. Kion mi povis fari? Mi akceptis la defion. Jen mi varbas ... 


Kio celas esti P.E.T.A?

La ideo estas simpla. Ŝajnas esti malpli da petveturantoj ol iam antaŭe kaj ŝajnas ankaŭ ke ili, aŭ almenaŭ ilia kutimo, estas iom malbone juĝita de la socio ĝenerale. Eble pro tioj mi rimarkas ke ili often havas iun fratecan senton inter ili. Ili libere ekbabilas pri spertoj kaj teknikoj, filosofioj, kaj kontraŭ-modaj pens- kaj ag-manieroj. 

Do, kial ne fondi asocion inter la esperantistoj kiuj petveturas? Simple por doni iun centran punkton por kontakto kaj ĝui la komunuman senton. Por doni al la mondo la sento ke petveturantoj ankoraŭ ekzistas. Por kuniĝi kaj babili, eble propogandi la petveturadon inter Esperantistoj, kaj Esperanto inter la petveturantoj. 

Jen la bazaj celoj kiujn mi antaŭvidas: 

  • Organizi eventojn (eble kadre de ekzistaj eventoj) por simple kunumi
  • Kolekti adresaron de petveturantoj kiuj etendus gastigemon inter ili
  • Verki gazeton, eble nur unufoje jare, eble nur raporto en ekzistanta gazeto
  • Montru ekziston al aliuloj
  • Varbi iomete inter aliuloj

En tiu kadro mi povas imagi simplan klaĉrondon dum ekzistantaj eventoj por junuloj, aŭ eĉ iam la ekesto de aparta evento al kiu petveturus la homoj kaj de kie ili petveturus. Mi povas imagi eblan rubrikon en iu gazeto kiel TEJO Tutmonde ekzemple, kie iu petveturanto povus rakonti iun interesan sperton aŭ vid-punkton, aŭ se rimedoj havebliĝas propran etan gazeton dissendita al la membraro, simple por anonci eblajn eventojn, prezenti unu la alin kaj rakontetojn ... Mi povas imagi apartan signon por petveturantoj en Pasporta Servo aŭ eĉ apartan gastigantaron se la deziro motriĝas. Mi povas imagi nenion, aŭ multon. Tute dependas de la emo de la membroj fine. 


Kia Defio?

La defio estas tuj videbla al spertuloj. Petveturado estas laŭ defino praktike malgrupa vojaĝmaniero. La petveturantoj vojaĝas kutime sole aŭ duope, maloftege en pli grandaj grupoj. Ĝi estas do tre persona sperto. 

Krome la centraj temoj kiuj allogas multajn praktikanton al ĝi estas la kaoseco, la neplaniteco, hazardeco, sortsekveco ... ĉiuj maloj de organizo! Kiel do, kaj kial organiziĝi? Kial, mi jam klarigis, kiel estas la defio. 

Danĝeras tamen. Se oni perdas la senĉena spirito de la membroj, la liberecon, kaj perdiĝas en asocieco, en organizeco, P.E.T.A. povas efike memmortigi. Tio estas la defio! 

Jam ekzistas tamen, modelo por la scivolemuloj. Ekzistas simila neorgaizema organizo! Eĉ la nomo ne klaras. Rilatas al la Rainbow movado, aŭ ĉiel-arka movado. Ĝi venis de la predikoj de amerikaj indiĝenoj, kaj disvastiĝis preskaŭ tut-monde intertempe. Okazas regulaj eventoj, kaj kuniĝoj, tamen laŭ hazardo kaj volo, sen forta centra estraro, sen horloĝa takto. Ili praktikas la amon de multaj aferoj, la spiriteco, homeco, natureco, socieco, paco .. Eĉ la centraj temoj fluas. 

Petveturado estas ege simila miasperte. Kiel ili uzas la ĉiel-arkon kiel simbolo kaj la amo de koloroj kaj naturaj fenemenoj kiel kunligaj temoj, petveturantoj uzas la dikfingro kaj la petveturadon. Ne konfuzu petveturadon la vojaĝ-maniero, kun petveturado la simbolo – libereco, nescio, hazardo, sorto, homfido, kontraŭ-konservatismo ... simile kiel vi ne konfuzus ĉiel-arkon la arko en la ĉielo, kun ĉiel-arkon la simbolo de natureco, ameco, koloreco, mistikeco ... 

Fakte tiu konfuzo estas la bazo de la malmodeco de petveturado. Ĉar al multaj ŝajnas ke la sola avantaĝo estas ŝparo de mono, tamen nur la praktikantoj konas la multflankajn sociajn, aventurajn, personajn, homajn avantaĝojn ankaŭ! 

Do, jen la defio, kaj jen unu modelo kio ŝajnas funkcii simple ĉar la kunligaj temoj pli-fortas ol la kontraŭ-organizeco! 


Kial membriĝi?

Kial ne? 


Kiel membriĝi?

Facilege. Vi simple skribu al mi, kaj esprimu vian intereson. Post iom da tempo, monatoj eble, jaroj eble, mi ne hastas, estos listo de iu kvanto de homoj depende de la populareco de la ideo, kaj la efikeco de la varbado. Do baze, oni ne povas nun membriĝi, ĉar la asocio ne efike ekzistas, oni povas nur esprimi la deziron membriĝi, por ke ni fondu la asocion. La detajloj ne tro gravas ĵus nun, nenio gravas sen la esprimoj de intereso. 

Mi kolektos la unuan adresaron de membruntoj, kaj poste ni evoluos agadon. Mi estas facile kontaktebla elektronike aŭ alie. Mi ŝatus ricevi de vi jenajn detajlojn, aŭ tiom kiom vi povas doni – se kelkaj mankas ne gravas, laŭ havebleco kaj donvolo: 

    Nomo: 
    Adreso: 

    Telefon-numero:
    Faks-numero: 
    Elektronik-adreso: 
    TTT paĝo: 
    Sekso: 
    Naskiĝdato:    
    Nivelo de intereso: 
     
Se Sendu ne funkcias (dependos de via TTT-legilo), mi estas libere kontaktebla jene - sendu al mi viaj informoj: