La Dikfingro   1   The Thumb

 
Esperanto FlagEn Aŭgusto 1997 mi estis invitita verki kelkajn artikoljn por gazeto de la Svisa Esperanto Junularo (JES). Eta kvarfoje-jare gazeteto kun legantaro de malpli ol 100, ĝi dormis dum iom da tempo kaj bezonis iom da kontribuoj.  English FlagIn August of 1997 I was invited to write some articles for the newsletter of the Swiss Esperanto Youth. A small quarterly zine with a readership of less than 100, it had been dormant for a while, was floundering a little and needed some input. 
 

Kutime mi ne multe verkas en Esperanto pro efikeca konsideroj mi dirus. Mi havas etan legantaron kiel estas kaj mi ne devas plietigi ĝin plu per elekto de lingvo mem parolata de malmultaj homoj. Tamen, mi pensis ke mi povus trovi la tempon por kvar artikoloj jare, do mi komencis serion de artikoloj esplorante ideojn mi esploris aliverke, tamen de nova vidpunkto.
 

Ordinarily I don't write much in Esperanto for reasons of efficiency I guess. I have a small audience as it is, and don't need to cut it down even further by writing in a language spoken by a minority of people. Still, I felt I could spare the time for four articles a year, so I started a series of articles exploring ideas I'd explored in other writings, from a new angle. 
 
Pasinte, mi allogis de kelkaj malpli komprenemaj Esperantistoj pro la fakto ke mi regas ĉi tiun simplan tamen iom elegantan lingvon, tamen elektis flati la Anglan per miaj verkoj. Estis sugestita ke eble mi povus almenaŭ traduki miaj aferoj Esperanten! Krom la tempo, mi kontraŭus la ideon kaj invitis aliajn fari precize tion.  I'd attracted criticism from some less understanding Esperantists in the past, for the fact that I master this simple and rather elegant language, yet choose to patronise English in my writings. It had been suggested to me that perhaps I could at least translate my material into Esperanto! But for the time, I have no great objection to the idea and had invited others to do just that. 
 
Nu, mi nun havis artikolon kiun mi verkis Esperante ĉe mi, kaj amiko mia perante amiko ŝia alludis intereson pri la ideoj mi prezentis. Do mi pensis ke mi povus trafi du birdojn per unu ŝtono, tiel pligrandigi ĝia lengantaro kaj havi du versiojn por prezenti unu apud la alia por plaĉi kelkajn de tiuj pasiaj Esperantistoj. Well now I had an article I'd written in Esperanto lying around, and a friend of mine on behalf of a friend of hers alluded some interest in the ideas I'd presented. So I thought I'd kill two birds with one stone, I could translate the short piece into English, thus broaden its audience, and have two versions to present side by side to placate some of these passionate Esperantists. 
 
Fakte mi kredas ke estas bonega ŝanco por la pasanta legunto kompari la lingvoj unu apud la alia. Povus esti ke Esperanto jam aspektas subtile simile je la Angla por la observemaj. Indeed I think it a wonderful opportunity for the casual reader to compare the languages side by side. It may be that Esperanto already bears a subtle resemblance to English for the observant. 
 
Indas mencii, ke dum tradukado mi sentis emon ankaŭ reverki la tekston. Mi supozas ke tio estas iom ĉiua sento inter verkintoj. Retrorigardante ĉiam montriĝas pli bona maniero sinesprimi. Kaj aparte novlingve, la esprim-modoj  kaj idiomoj estante malsamaj kiel ili estas, la emo reverki alfrontas la bezono reesprimi de tempo al tempo. It's worth mentioning, that in translating I felt an urge also to rework the piece. I think this is a rather ubiquitous feeling among writers. Looking back there's always a better way to say things. And especially cast in a new language, the modes of expression and idioms being different as they are, the urge to rework confronts the need to recast from time to time. 
 
Montriĝas ke Esperanto estas iom pli fleksebla lingvo ol la Angla kaj pli eleghanta kelkflanke, permesante koncizaj tamen potencaj esprimoj. La Angla pro tio tendencas esti iomete pli vortplena. Sed mi ne prezentos lingvistika tezo kaj prezentos la unua artikolo de la serio, tiom simila kiel eblas al la formo de ĝia apero surpapere. It turns out that Esperanto is a somewhat more flexible language than English and more elegant in a number of ways, allowing concise yet powerful expressions. The English tends as a result to be slightly wordier. But I'll refrain from a discourse in linguistics and just present the first article of the series, as true as I can to the form in which it appeared in print. 
 
Indas mencii eble, ke ĉi tiu enkonduko malkiel la artikolo kiu sekvas estis verkita Angle kaj tradukita al Esperanto.  It's worth noting perhaps, that this introduction unlike the article which follows, was written in English, and translated into Esperanto. 
 
[Dikfingro]   LA DIKFINGRO
[Thumb]  THE THUMB 
 
La Dikfingro estas simbolo de aprobo, de kontento kaj optimismo. Krome la dikfingro estas simbolo de amata viv-kulturo de mi, kiu kaptas kaj esprimas multajn de miaj kredoj. Mi celas enkonduki tion paŝo post paŝo en (ĉi tiu) serioj de artikoloj. 
 
The Thumb is a symbol of approval, content and optimism. Further, the thumb is the symbol of a beloved lifestyle of mine, which captures and expresses many of my beliefs. I aim to introduce that step by step in this series of articles.
 
Ni komencu per pripenso de unu de la plej bazaj kaj kutime miskom-prenataj eroj de nia socia vivo. Io pri kio plej multaj okupiĝas dum plej-parto de ilia konscia vivo, kio donas al ili eble plej multe de la streĉoj, streb-celoj, kontentiĝoj kaj mal-kontentiĝoj kiujn ili renkontos dum-vive. Temas nature pri mono, pri financoj. 
 
Let's start with one of the most basic and generally misunderstood parts of our social lives. Something with which most people are occupied for the better part of their conscious lives, which grants to them possible more stress, goals, fulfilment and dissatisfaction than anything else they will find in their lives. I'm talking of course about money, about finances.
 
Mi ja komprenas ke ni bezonas monon por aĉeti la plej bazajn be-zonaĵojn de nia vivo. Krome ĝi povas plenumi niajn sopirojn al lukso kaj komforto. Kun sufiĉe da mono ni ne plu havus zorgojn, male, ni havus la liberecon ne plu ĉasi ĝin, pasigi nian tempon okupita pri libere elektitaj ŝat-okupoj.
 
I well understand that we need money to buy for us the most basic things that we need in our lives. Further it can fulfil our desires for lŭury and comfort. With enough money we no longer have any worries. Quite the reverse, we have the freedom no longer to chase it and to pass our time occupied with our freely elected interests and hobbies.
 
Tamen ĉu vere estas tiom simpla afero? Fakte, unu de miaj plej bazaj kredoj estas ke nenio tiom simplas kiel ni ŝatus kredi aŭ kiel ĝi unue aspektas. Mono ne estas escepto, kaj la menciitaj malsimplaĵoj ne temas pri la komplikaj aferoj de kontado kaj ekonomio tamen pri la sociologio de financoj. 
 
Still, are things really that simple? As a matter of fact, one of my most basic beliefs is that nothing is as simple as we'd like to believe it is, or as simple as it first seems.  Money is no exception, and the aforementioned non-simplicity doesn't relate to accounting or economics, much rather to the sociology of finances.
 
Konsideru kion ĝi fakte aĉetas por ni. Mi ŝatus sugesti ke la plej fundamenta afero kiun ĝi aĉetas por ni, kaj kial ĝi estas tiom centra temo en tiom da hom-vivoj, estas la sekurecon. Ni strebas kolekti sufiĉe da financaj rimedoj por ne plu zorgi pri nia sekureco, nia estonteco.
 
Consider what it actually buys for us. I'd like to suggest that the most fundamental thing that if buys for us, and why it's become such a central theme in so many peoples lives, is security. We aim to collect enough financial resources so that we no longer need to worry about our security, our future. 
 
Ĝi haveblas al ni la kontentigon de niaj bezonoj kaj niaj voloj. Baze ĝi certigas, se ni havas sufiĉe da ĝi, ke ni povas sendependiĝi. 
 
It fulfils our needs and our desires. Basically it ensures, if we have enough of it, that we can be independent. 
 
 
Ju pli da mono ni havas, des mapli ni bezonas unu la alian - des malpli gravas fakte niaj homaj inter-rilatoj, niaj amikaroj, niaj familioj. 
 
The more money we have, the less we need one another - the less important in fact are our human relations, our friends our families. 
 
Rigardu ekzemple la ŝanĝojn ĉi jarcente en la orient-eŭropaj landoj. Tre kutima rimarko estas ke, pro la influo de mono, la amikeco inter homoj suferas.  Ju pli kelkaj kolektas monon, des malpli bone ili rilatas al eks?amikoj kiuj ne tiom kolektis, des pli ili devas protekti ilian koletitaĵojn de tiuj kiuj ne havas ilin. 
 
 
Take a look for example at the changes this century in the Eastern European countries. A common remark is that, on account of the influence of money, the friendship between people is suffering. The more some collect money, the worse they relate to ex?friends who haven't collected so much, the more they need to protect what they've collected from those who don't have them.
 
Rigardu la disfalon de niaj familiaj strukturoj, la solecon de niaj aĝuloj. Estis tempo kiam ni loĝis hejme pli longe ol nun kutimas, tem-po dum kiam ni flegis niajn familiajn rilatojn, sciante ke ni bezonis, bezo-nas kaj eble bezonos unu la alian. 
 
 
Take a look at the decay of our family structures, the loneliness of our old folk. There was a time when we lived at home much longer than is customary today, a time when we cared for our family ties, knowing we have needed, need, and will probably need one another into the future.
 
Mi jam vojaĝis tra la mondo dum multaj jaroj, tra multaj socioj, kaj amikiĝis kun multaj homaj. La plej spirite feliĉaj homoj kiujn mi ekkonis, estis ofte la plej malriĉaj. 
 
I've already travelled around the world for several years, through many societies, and made many friends. The most spiritually content and happy souls I've known were often the poorest.
 
Malriĉaj? Ĉu tiu vorto fakte ne mem akiris financan signifon? Ĉu ĝi ne iam havis, kaj ankoraŭ nun en apartaj kuntekstoj havas pli vastan signifon? Signifo pri viv-kvalito ne nur rimed-haveco ... 
 
Poor? Hasn't the word itself gained a financial overtone? Wasn't there a time when it had, and still does have in some contexts, a much broader meaning? A meaning to do with quality of living, not just possession of resources ...
 
Mi ne volas kulpigi monon iel, pro la priskribitaj fenomenoj, nek troigi la fenomenojn mem. Fakte monon ni bezonas, nia tuta ekonomia sistemon estas bazita sur ĝi, kaj bone tiel. Baze dirite mono fakte bonas.
 
I don't want to accuse money somehow of causing the phenomena described hear, nor exaggerate the phenomena themselves. In fact, we need money, our whole economic system is based upon it, and that's just fine. Basically money is in fact good. 
 
Do, pri kio mi celas pensigi vin? Simple dirite, ke dum la okupado pri mono, dum la evoluo de nia hodiau-xa kulturo, ni forgesis alian tre gravan aferon sambonan kaj samgravan kiel mono. 
 
So, what am I trying to get you to think about? Put simply, that during our occupation with money, during the evolution of our modern culture, we've forgotten another very important affair, just as good as money, just as important. 
 
Fakto estas ke niaj bezonoj ne nur estas la aero kion ni spiras, la nutra-ĵoj kiujn ni manĝas kaj la ŝirma-ĵoj per kiuj ni eltenas la veterajn elementojn (vestaĵo, konstruaĵo). Niaj financaj rimedoj povas aĉeti ĉion ĉi por ni, kaj tial nature ili iĝis tiom centra temo en niaj vivoj. 
 
Fact is, we don't need just the air we breath, the food we eat and the shelter that protects us from the elements (clothing and buildings). Our financial resources can buy those things for us, and that's why of course they became such a central theme in our lives.
 
Tamen ofte forgesita estas baza bezono kiun niaj financoj ne povas aĉeti, baza bezono kiun niaj financoj pli kutime malaĉetas fakte. Tiu baza bezono estas la amo, la amikeco, la homa interkompreno, la homa in-terŝato, la sento ke ni estas amataj, ŝatataj, bezonataj, ludas signifajn rolojn iel en nia mondo. Multaj ab-straktaj aferoj de kiuj neniom estas aĉetebla, almenaŭ ne per mono. 
 
Still, often forgotten are some basic needs that our finances can't secure for us, in fact generally the opposite, they un-secure them for us. Those basic needs are love, friendship, understanding, fondness of one another, the feeling that we're loved, liked, needed, play and important role somehow in this world of ours. Many abstract things, none of which can be bought, at least not with money.
 
Fakte kun ĉiuj aliaj bezonoj plenumitaj, homoj ofte rimarkas subite ke tiuj lastaj, la sociaj bezonoj mankas al ili. Fakte ke ili oferis iliajn sociajn bezonojn ĉasante la korpajn bezonojn. Mono kulpas je nenio, tamen nia malagnosko de niaj sociaj bezonoj en la ombro de nia agnosko de niaj korpaj bezonoj, ja kulpas je io.
 
In fact, with all other needs fulfilled, people often remark suddenly that these last needs, the social needs are missing to them. That in fact, they sacrificed their social needs chasing the bodily needs. Money is guilty of nothing, but our refusal to recognise our social needs in the shadow of bodily needs, is indeed guilty of something. 
 
Fine, mono aĉetas por ni sen-dendecon, nur por ke ni rimarku ke la dependeco mem helpas plenumi niajn sociajn bezonojn kaj permesi iliajn esprimojn. Mono samtempe aĉetas sendependecon kaj ma-laĉetas la interdependecon. 
 
In the end, money buys for us independence, only that we should realise that dependence itself helps to fulfil our social needs and permit their expression. Money, in one stroke, buys us independence and un-buys for us interdependence. 
 
Ni povas konkludi fakte ke mono gravas kiel ilo por plenumi niajn korpajn bezonojn, kaj ke nia interde-pendeco gravas kiel ilo por plenumi niajn sociajn bezonojn. La ironio nature estas ke monon kaj interde-pendecon ni ĝis nun ne samtempe ĉasis - ke ni fakte oferis nian inter-dependecon al la ĉasado de mono, do niajn sociajn bezonojn al la kor-paj. 
 
 
We can conclude in fact, that money is important as a tool for fulfilling our bodily needs and that our interdependence is important as a tool for fulfilling our social needs. The irony of course, is that thus far we've not pursued both money and interdependence at the same time - that we have in fact sacrificed our interdependence to the pursuit of money, thus our social needs to the bodily.
 
Ĝis nun la plej multaj al kiuj mi prezentas tiun tezon aprobe kapjesas. Ŝajnas sufiĉe kredebla, komprene-bla, kaj aplikebla al iliaj propraj dum-vivaj rimarkoj ankaŭ. Tamen finfine ofte la profundeco de tiu rimarkoj, kaj kiel ili aplikus al niaj vivagoj ne estas bone rimarkata. Fakte mi mem regule elkovras novajn aspektojn kaj aplikojn de tiuj bazaj rimarkoj. 
 
 
So far, most people with whom I've shared these ideas, nod their heads in approval. Seems believable, understandable, and applicable to their own experiences as well. But in the end, often the depth of these observations, and how they apply to our daily actions aren't truly realised. In fact I regularly discover new aspects and applications of these basic observations myself.
 
Konsideru, dum ĉiu elspezo da mono, kiom da korpaj bezonaj ĝi plenumas kaj kiom da sociaj bezonaj ĝi oferas. Kiel estas la ekvilibro inter ili? Ĉiaj elspezoj ekzistas fakte, tiuj kiuj plenumas ambaŭ specoj de bezonoj, tiuj kiuj plenumas nur unu, tiuj kiuj kostas al unu, aŭ kostas al ambaŭ. La grava afero fakte, nur estas ke la sociaj bezonoj gajnu iom da agnosko, ke ili ekzistas, kaj ke ili kelkfoje suferas de malagnosko en nia ĉirkaŭa kulturo.
 
Consider, whenever you spend money, just how many bodily needs it is fulfilling and how many social needs it is sacrificing. Where is the balance between the two? All kinds of purchases exist in fact, those that fulfil both bodily and social needs, those that fulfil just one, those that come at the expense of one, and those that come at the expense of both. The important point in fact, is only that the social needs gain a degree of recognition, that they exist, that they occasionally suffer from a lack of recognition in our surrounding culture. 
 
En la venonta artikolo mi ŝatus doni al tiu ĉi tezo kelkajn kromajn aspektojn kaj enkonduki pluajn ideojn. Mi elkore invitas korespondojn de legantoj aŭ subtenante aŭ kontraŭdirante La Dikfingron. 

[Dikfingro] Bernd Wechner 


 
In the next article I'd like to add to these ideas some new twists and introduce some more ideas. I warmly invite correspondence, either supporting or berating The Thumb

[Thumb] Bernd Wechner