La Dikfingro   2   The Thumb

Esperanto Flag Nu, kio sekvas estas la dua artikolo de la serio kiun mi komencis por La Alpa Kanguruo. Ĉi tiun tamen neniam eldoniĝis surpapere! Estis nova gazeto, aŭ almenaŭ revivigita gazeto kaj ni ĉiuj konsentis ke ĉi tiuj artikoloj estas verŝajne iom tro longaj kaj pezaj por la celata legantaro -- junaj esperantistoj multe de kiuj estus komencantoj.  English Flag Well what follows is the second article in the series I began for La Alpa Kanguruo. This one though never made it to paper! It was a new gazette, or at least a resurrected gazette and we all agreed that these articles were probably a bit long and a bit heavy for the intended audience -- young esperantists many of whom would be beginners. 
 
Ne gravas, mi prezentas ĝin ĉi tie kaj daŭrigas la elektronikan serion. Mi atendas ke aliaj sekvos. Mi antaŭvidas tri pli en la serio eble, esplorante sociaj temoj fone de mia sinteno kontraŭ petveturado. Mi esperas ke ret-legantoj ne trovos ĝin tro longa nek peza kaj ĝuos la ŝancon vidi Esperanton kaj la Anglan unu apud la alia kun iom da (espereble) signifa enhavo. 
 
Never mind, I include it here and continue the on-line series. I expect others will follow. I envisage another three more in the series perhaps exploring social themes that lie in the background of my attitude towards hitch-hiking. I hope on-line readers don't find it too long or heavy, and enjoy the opportunity to see Esperanto and English side by side with some (hopefully) meaningful content. 
 
[Dikfingro]   LA DIKFINGRO
[Thumb]  THE THUMB 
 
Lastafoje mi prezentis la ideon ke monaj aferoj estas ofte miskomprenataj. Rezume, ke la homo havas bezonojn, korpajn kaj sociajn, kaj ni strebas al mono por plenumi la korpajn bezonojn, forgesante ke ĝi ofte al ni malplenumas la sociajn bezonojn. Pro timo ke la korpaj bezonoj ne estos plenumitaj ni ĉasas la sanktan dolaron kaj ĉiujn varojn kiujn ĝi aĉetas kun zorgoj kaj streĉoj, timante ke ni ne havos sufiĉe kaj dume lasas niajn sociajn strukturojn disfali. Tamen mi konkludis ke mono ne fias, simple ke nia kompreno de ĝi kaj kion ĝi povas aĉeti, kaj kio fakte gravas al niaj spiritoj, ofte misecas. 
 
Last time I presented the idea that financial afairs arre often misunderstood. In summary, that people have needs, bodily and social, and we strive towards money to fulfil the bodily needs, forgetting that this often detracts from the social needs. For fear that the bodily needs will not be fulfilled we chase the sacred dollar and all the wares it buys with worry and stress, afraid that we'll some day not have enough and at the same time we let our social structures decay. All the same I concluded that money is not bad, just that our misunderstanding of it and what it can buy, and what is in fact important to our spirits is often astray. 
 
Kial ni miskomprenas tiujn aferojn? Mi donas al vi pluan tezon provante klarigi precize tion. Ĝi rilatas al alia fenomeno kiu fakte tre gravas en niaj vivoj, kiu kiel mono, regas multege da vivoj, aŭ ĝuste aŭ ne. Aŭ kaŝe aŭ malferme ĝi oftege igas nin decidi kion fari, kaj kiam. 
 
Why do we misunderstand these things? I'll add another thesis to try and eyplain precisely that. It relates to another phenomenon that is also very important in our lives, which, like money, rules many lives, rightly or not. Visibly or not, it often decides for us what to do and when. 
 
Ĉi foje mi parolas pri timo. Eble surprizus vin, tamen kiel la korpaj kaj sociaj bezonoj, mi proponas ke ni havas ankaŭ timajn bezonojn. Ni bezonas timon. 
 
This time I'm talking about fear. It might surprise you, but like the bodily and social needs, I'll suggest that we also have a fear needs. We need fear. 
 
Rigardu unue nia misgvidita ĉasado de mono kaj la plenumo de la korpaj bezonoj. Tio trovas ĝian fonton en la timo ke niaj korpaj bezonoj ne estos plenumitaj; nome, ke ni estos iam malsata aŭ sendoma, aŭ ne havos sufiĉe da monaj rimedoj por certigi feliĉon per luksoj. Ne gravas kiel mi priskribu ĝin, la fonto restas en timo. La homo sen tiaj timoj ankaŭ ne estas karieristo, ne ĉasas sekurecon pere de financoj. Tia homo estus ripozema, viv-ĝuema, sen tro da zorgoj. 
 
Look first at out misguided chase of money and the fulfilment of bodily needs. That finds its roots in the fear that our bodily needs won't be fulfilled; namely that we may some time be hunngry or homeless, or not have enough financial resources to guarantee hapiness through little lŭuries. It doesn't matter how I describe it, the root lies in fear. The person without those fears isn't a carierist, doesn't chase securrity through financial means. That kind of person is relaxed, enjoys life and hasn't too many worries. 
 
Ni devus tamen same timi ke al ni iam mankos la plenumo de niaj sociaj bezonoj. Ni ja timas solecon kutime. Estas la malmultego da homoj kiuj vere ŝatas daŭran solecon, sen rilatoj al aliaj homoj. Ne temas pri la soleco kion oni serĉas post tro da homa kontakto, tamen pri ĝenerala sinteno. Ni vere estas sociaj bestoj kaj ne feliĉas tut-sole sur insuloj aŭ mont-pintoj. 
 
We ought though, in just the same way, fear that one day our social needs won't be fulfilled. We're generally afraid of solitude, loneliness. Precious few people really like continuous aloneness, without relationships to other people. I'm not taling about the kind of solitude we look for after too much social contact, but a general attitude. We are really social beasts and we're not happy completely alone on islands or mountain tops. 
 
Ni ankaŭ timas la malaprobon de niaj gravuloj, nome niaj familioj, amatoj, kaj socioj eĉ. Se ili malaprobas ion pri ni, tio kutime donas malbonajn sentojn, emon korektiĝi. Mi diru kutime, ĉar ĉiam estas esceptoj, ja eĉ estas homoj kiuj elektus loĝi sole sur insulo aŭ mont-pinto! Tamen ĉu ni? Ĉu vi? Mi certe ne. 
 
We're also afraid of the disapproval of the people important to us, namely our families, beloved and even our societies. If they disapprove of something about us, that generally burdens us with bad feelings and the inclination to improve, or correct ourselves. I say generally, because there are always exceptions, there are even people who elect to live alone on islands or mountain tops! Still, is that us? You? Certainly not me. 
 
Mi rimarkus tamen, ke la timoj pri korpaj bezonoj pli forte definas la evoluon de niaj kulturoj ol la timoj pri sociaj bezonoj. Kial do? Mi sugestus ke la kialo restas en nia kultura historio. Rigardu la pratempon. Kiam niaj familiaj grupoj kaj societoj gravegis, por ke ni povu travivi. Sole ni simple ne povintus travivi, ni vivis en forte ligitaj sociaj grupoj. Do la sociaj bezonoj estis bonege plenumitaj! Niaj veraj timoj estis pri la malplenumo de la korpaj bezonoj, ke ni malsatus, ke ni ne travivus korpe. Ni devis ĉiuj bone roli por ke la societoj travivu. 
 
I'll note all the same, that the fears relating to our bodily needs more strongly definne the evolution of our cultures than the fears relating to our social needs. Why? I'll suggest that the reason lies in our cultural history. Look at prehistory. When out family groups and small societies were incredibly important for our survival. Alone we just couldn't survive, we lived in strongly bound social groups. The social needs then were splendidly fulfilled! Our real fears were for the fulfillment of our bodily needs, that we might hunger, that we may not survive bodily. We all had to well fulfill our social roles so that the group could survive. 
 
Jen tio ne estis tro longe antaŭ la nuna tempo. Fakte, se oni konsideras la tempkadron de homa evoluo ĝi estis nur hieraŭ! Ni kunportis ĝis la nuna tempo tiun timmodelon. Ni ankoraŭ sentas niajn sociajn bezonojn bonege plenumitajn, kaj timas la malplenumon de la korpaj. 
 
But that wasn't so long ago really. In fact, if we consider the time scale of human evolution it was only yesterday! We carrried with us to the modern day that same fear model. We still feel that out social needs are splendidly fulfilled, and fear that our bodily needs won't be. 
 
Tamen ĉu la vero ne ŝanĝiĝas ĉirkaŭ ni? Ĉu ne en nia generacio, do egege prokisme tempkadre, niaj korpaj bezonoj en la evoluitaj landoj estis bonege sekuritaj de la ŝtato? Ni havas asekurecon kiel neniam antaŭe, ni neniam fakte malsatus, nek estus sendome. Plej profunda korpa minaco estas simple ke nia atendata nivelo de lukso ne estos havebla al ni. Tamen la bazaj bezonoj estas bone kovritaj. 
 
But haven't the facts changed a little around us? Very very close in time, in our generation, in the developed world, aren't our bodily needs on the whole wonderfully secured by the state? We have security like no time before, we're never really hungry, nor are we homeless. The most profound bodily menace is simply that our expected level of comfort won't be achievable. But the basic needs are pretty well covered. 
 
Intertempe tamen ni ekrimarkas ke niaj sociaj strukturoj disfalas. Ke niaj rilatoj malpli graviĝas. Ke niaj maledziĝoj pli oftiĝas, niaj familioj pli distanciĝas, niaj avoj restas sole en loĝejaroj planitaj aparte por ili, ke la frateca amo malaperas en la sennomeco de amasloĝlokoj kiel urbegoj kaj serĉas nomecon kaj homecon inter ni en pli etaj grupoj kaj amikaroj anstataŭe ... la listo povus daŭri. 
 
In the mean time though we begin to notice that our social structures are decaying. That our relationships are less important to us. That divorce is on the rise, our families are more distanced, our grandparents live alone in old age homes especially designed for them, that brotherly love is disappearing in the anonymity of mass residences like our huge cities and we search humanity among us in smaller groups and circles of friends instead ... the list goes on. 
 
Do la situacio renversiĝis, tempo venis ke ni ekturnu niajn timojn al la sociaj bezonoj ankaŭ! 
 
So the situation has reversed, the time has come that we turn our fears to the social needs too! 
 
Kion ni faras tamen? Do kelkaj certe turnas sin precize tiudirekte, ni ja havas sufiĉe da bonegaj societoj kiuj dediĉas sin al niaj sociaj problemoj kaj bonkoregaj esperantistoj kiuj dediĉas sin al la komukaj problemoj! Tamen kien la amaso turnas sin? La plejmulto? La populara kulturo? 
 
What do we do though? Well some no doubt turn themselves in precisely that direction, we have enough wonderful societies which dedicate themselves to the social probles of our times and caring esperantists who turn themseloves to our communication problems! Still, where to the masses turn themselves? The majority? The popular culture? 
 
Kun la timoj pri korpaj bezonoj for, kaj ne turnante nin al la bezonataj timoj pri sociaj bezonoj, ni serĉas aliajn timojn! Vere, mi jam proponis ke ni havas timajn bezonojn. Jes, kiel la korpaj kaj la sociaj, estas timaj bezonoj. Timo estas la partnero de bezono, se ni bezonas ion, ni timas ĝian mankon - kaj eĉ timon mem ni bezonas! Bezonante iom da timo, kaj ne trovante ĝin en la korpa vivo, kaj ne rimarkante la bezonon de ĝi en nia socia vivo ni serĉas ĝin freneze ĉie ajn. 
 
With the bodily fears disposed of, we don't turn tourselves to the much needed social fears, we search other fears! Really, I already suggested that we need fears. Indeed, just as we have bodily and social needs, we also have fear needs. Fear is the partner of need, if we need something we fear not having it - and even fear itself we need! Needing some fear, not finding it in our bodily lives and not noticing the crying need for it in our social lives we search it madly anywhere and everywhere. 
 
Niaj novaĵoj ekzemple ne estas bazitaj sur faktoj, nek detajloj, tamen sur timoj. Se gazeto celas vendiĝi ili presas artikoljn kiuj timigos vin - pri ĉiuj problemoj, murdoj, perfortoj, militoj, aĉaĵo en la vivo! Tiu feneomeno estas aparte grava en nia novaĵ-sistemo. Ekzemploj abundas kaj mi ne ekcitos ilin ĉi tie. La novaĵ-maŝino finfine, serĉante timtemojn, estas bazita sur esceptoj, kaj aparte timigaj escpetoj. 
 
Our news for example aren't based on facts, nor details, but on fears. If a paper aims to sell, it prints articles that instil fears in you - about all our problems, murders, rapes, wars, all the shit in our lives! This phenomenon is inncredibly important in our news system. Examples abound and I won't start to cite them here. The new machine in the end, searching themes of fear, is based on exceptions, and especially fear inducing exceptions. 
 
Rigardu ankaŭ la popularecon de timigaj filmoj kaj rakontoj. Eĉ dum nia infaneco ni montras nian bezonon de timo per nia prefero da rakont-temoj. Rigardu ankaŭ la plipopulariĝon de risk-sportoj - diversaj mont-sportoj kaj aer-sportoj ekzemple. Ĉu vi dubas ke ni bezonas kaj serĉas timon? Mi ne. 
 
Take a look also at the popularity of scary films and stories. Even in our childhood we show our neeed for fear through our preference of story themes. Consider also the rising popularity of risk sports - diverse mountain sports and air sports for example. Do you doubt that we need and search fear? I don't. 
 
Kiel tamen helpas nin, tiu rimarko de niaj timaj bezonoj? Simple. Se ni devas timi, ni almenaŭ timu la verajn danĝerojn, ne la fikciajn! Ni timu saĝe. Ho, kia diferenco. Serĉu tiun diferencon de tempo al tempo kaj surpriziĝu pri kiom da viaj nunaj timoj estas bazitaj sur fikcioj, ne sur faktoj. 
 
How though does it help us to notice that we need fear? Simply. If we need to fear, let us at least fear the real dangers, not the fictional! Let's fear wisely. Wow, what a difference. Look for the difference from time to time and you'll be surprised by how many of your current fears are based on fictions, not on facts. 
 
Jen la tezo jam plivastiĝis iom. Ni venis de la agnosko de korpaj bezonoj, kaj sociaj bezonoj al la timaj bezonoj, ĉiuj inter-rilatitaj. Ĉiuj partneroj. Mono tuŝis ĉiujn de tiuj timoj. En la venonta artikolo mi ŝatus doni denove kromajn aspektojn kaj novajn ideoj al tiu kreskanta tezo. Mi elkore invitas korespondojn de legantoj, aŭ subtenante aŭ kontraŭdirante La Dikfingron. 

[Dikfingro] Bernd Wechner 


 
Well, the thesis has expanded some. We came from the recognition of bodily needs and social needs and arrived at the nead of fear, all inter- related. All partners. Money touched all of these fears. In the coming article I'd like again to add some further aspects and new ideas to the growing thesis. I warmly invite correspondence, either supporting or berating The Thumb

[Thumb] Bernd Wechner