CXAPITRO 7 (SEP) (En la koridoro) Tom: Jen sxi estas. Ni pravis. SXi apenaux havis la tempon alveni gxis la angulo, jam sxi falis. Videble, sxi estas nekonscia. SXi perdis la konscion kaj falis. Bob: CXu sxi ankoraux vivas? Tom: Jes. Ne timu. SXi perdis la konscion, sed sxi ne perdis la vivon. La koro batas. GXi batas malforte, sed tamen batas. SXi do vivas. Eble sxi apenaux vivas, sed sxi vivas. Bob: Kion ni faru? Tom: Kion vi opinias? Bob: SXajnas, ke sxi dormas. Tom: Ni devas informi la auxtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaux tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en cxi tiu universitato, cxu ne? Bob: Versxajne, sed mi ne scias certe. Mi estas cxi tie apenaux unu semajnon. Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu cxi tie kun sxi. Sed ni unue metu sxin pli bone, ke sxi kusxu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo. Bob: CXu vere? CXu vere vi volas, ke sxi kusxu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta. Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la gxusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.
DEMANDOJ (7) CXu Gerda ankoraux vivas? (jes / ne) Kiel batas la koro de Gerda? (forte / malforte / nekonscie / konscie / versxajne) Kiun Tom volas informi? (la blondulon / la profesoron pri lingvistiko / la auxtoritatojn / spionon) CXu iu, kiu perdis la konscion, kusxu kun la kapo pli alta ol la piedoj? (jes / ne)
EKZERCOJ (7) Ekzemplo: [Mi / Min] restis tie unu [semajno / semajnon]. ---> Mi restis tie unu semajnon. Nun faru vi: La [sukerpeco / sukerpecon] falis en la [kafo / kafon]. Sed [mi / min] ne deziras [sukero / sukeron] en [mia / mian] [kafo / kafon]. Jen [Linda / Lindan] venas en la [restoracio / restoracion]! Eble [sxi / sxin] deziras [kafo / kafon] kun [sukero / sukeron]. [Tiu / Tiun] [tago / tagon] [mi / min] laboris tre multe. [Li / Lin] restis tie unu [tago / tagon]; [mi / min] restis dum [tuta / tutan] [semajno / semajnon]. Demandu, [kio / kion] [li / lin] faras! --- Ne! Demandu [vi / vin]! La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi /vin] havas, estas sen [sukero / sukeron]. La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi / vin] metis sur la [tablo / tablon], [ili / ilin] ne trinkis. La [viro / viron], [kiu / kiun] metis [kafo / kafon] sur la [tablo / tablon], ne estas [studento / studenton]. La [tablo / tablon], sur [kiu / kiun] estas la [kafo / kafon], estas tro [malgranda / malgrandan]. CXu [vi / vin] havas iom da [kafo / kafon]? --- [Mi / Min] havas tri [tasoj / tasojn] da [kafo / kafon]. Ekzemplo: CXu Tom estas same alta [kiel / ol] Bob, aux cxu li estas pli alta [kiel / ol] Bob? ---> CXu Tom estas same alta kiel Bob, aux cxu li estas pli alta ol Bob? Nun faru vi: [Kiel / Ol] vi scias, Bob estas pli alta [kiel / ol] Tom, sed malpli alta [kiel / ol] la stranga blondulo. Mi preferus resti cxi tie [kiel / ol] iri informi la auxtoritatojn. La vero ofte sxajnas pli absurda [kiel / ol] imagajxoj. Li igxis pli kaj pli forta; li igxis forta [kiel / ol] fortulo. Iru pli rapide, aux iru malpli rapide; iru [kiel / ol] vi volas!
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.