CXAPITRO 11 (DEK UNU) Linda ekhavis ideon. SXi aliris la junan blondan viron, dum li proksimigxis al sia auxto, kaj alparolis lin: "Sinjoro, cxu vi bonvolus helpi al mi?" Li turnis sin al sxi kun vizagxo sxajne ne tre kontenta, kaj sxin rigardis dum longa senvorta minuto. "Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urgxe veturi al la urbo." "GXuste tiel vi povas min helpi. Mia auxto paneas. Io estas fusxita en gxi. Mi ne sukcesas gxin irigi..." "Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, ecx kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi cxiam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, cxiam mirigas min, ke tia sxajne senorda arangxo de pecoj kaj objektoj igas auxton iri. Mi..." "Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, cxu vi bonvolus akcepti min en via auxto gxis la urbo." La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus dangxere, sed se li veturos auxte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros sxajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li. "Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li malfermas la pordon de la auxto por sxi. "Dankon, vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej sincere dankas." "Ne dankinde," li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la motoron. "Mi ne sxatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, mekanikiston," sxi diras. "Mi tute ne sxatas auxtojn, fakte. Mi havas veturilon, cxar estas tre oportune, sed mi ne sxatas auxtojn." La alta junulo nur silentas. "Ne estas facile igi lin diri ion," pensas Linda, iom zorge, sin demandante, cxu estis sagxe enmiksi sin en tiun aventuron. SXi forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi. "CXu gxenas vin, se mi parolas?" sxi demandas, "vi eble estas silentema." "Mi havas zorgojn," li respondas. "Mi ne volas gxeni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi min veturigas. Mi vere sentas grandegan dankemon al vi." "Ne dankinde," li ripetas, kaj silentas plu, pripensema.
DEMANDOJ (11) De kiu Linda petas helpon? CXu la juna blonda viro estas kontenta? Kien la blondulo volas veturi? Kion volas Linda de li? CXu la blondulo konsentas? Pri kio Linda parolas dum la veturo? CXu la blondulo estas parolema?
EKZERCOJ (11) Ekzemplo: Tio facil[igx / ig]as la laboron. La laboro facil[igx / ig]as. ---> Tio faciligas la laboron. La laboro faciligxas. Faru vi: Mi volis aspekti pli bele ol normale. Mi [igx / ig]is min pli bela antaux la promenado. Antaux la promenado, mi [igx / ig]is pli bela. Penjo ridis pri mi, cxar mi plibel[igx / ig]is min. Ni veturis en la urbon. Vetur[igx / ig]is nin Penjo. SXi [igx / ig]is mia amiko tuj post mia unua tago en la laborejo. Antaux la forveturo, sxi trovis min en mia cxambro, kie mi plibel[igx / ig]is. La urbo trov[igx / ig]as tro malproksime de nia laborejo por iri piede. Penjo ne havas auxton, sed sxi sukcesis hav[igx / ig]i al si la auxton de Bob. Post longa promenado en la urbo, ni volis eksidi en trinkejo. Tuj post kiam ni sid[igx / ig]is cxe tablo, iu ulo turnis sin. Li turn[igx / ig]is al ni kaj ekrigardis nin. Ni eksentis nin malbonaj. Lia rigardado malbonsent[igx / ig]is nin. Ni devis agi. Ni ne plu restis sidaj, ni restar[igx / ig]is, tiel dev[igx / ig]ante lin forturni sin. Li komprenis, ke li gxenis nin ade rigardante al ni. Ni kompren[igx / ig]is al li, ke rigardado povas esti maldiskreta. Mi lernas multon en la urbo. GXi lern[igx / ig]as min pri la vivo. Multhoma kunvivado lern[igx / ig]as kvazaux auxtomate en la urbo.
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.