CXAPITRO 14 (DEK KVAR) "Kie diable mi trovigxas?" diris al si Gerda, kiam sxi vekigxis. SXi kusxis sur lito -- sur malkomforta, tro mallargxa lito -- en cxambro nekonata, en domo nekonata. Mankis al sxi forto, kaj sxia tuta korpo iom doloris; sxi estis laca, kvazaux sxi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaux sxi estus movinta pezajn rokojn kaj sxtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen ecx horo da dormo, kvazaux sxi estus marsxinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, sxi estis lacega, kaj sxajnis al sxi, ke cxiuj muskoloj de sxia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga. Kaj tamen sxi sciis, ke sxi faris neniun korpan laboron; sxi sentis sin malgxoja; sxiaj okuloj malsekigxis; sxi ploris. Ne estis multe da lumo en la cxambro. Kvankam sxi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis sxian deziron plu kusxi. SXi sekigis siajn okulojn kaj ellitigxis. SXi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. SXi ankaux esperis, ke sxi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la cxambro, kaj estus sagxe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed sxi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro movigxu. SXi iris al la pordo; gxi estis sxlosita, kaj sxlosilo nenie videblis. La cxambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj segxo. SXi sidigxis sur la segxon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Ensxlosita mi estas," sxi pensis. "Oni ensxlosis min!" Antauxe sxi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: sxi iris, kien sxi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco sxajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis sxin malantaux sxlosita pordo. SXi, kiu tiom sxatis gxoji, ridi, kanti, kiu tiom sxatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis sxin en la malfacilaj horoj de la vivo. SXi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en sxia koro ne plu lumis la kutima suno de gxojo. Kaj jen subite sxi reagis: sxi iris al la pordo kaj gxin batis kun plej granda forto; sxi faris timigan bruon, sed nenio okazis. SXi vokis pli kaj pli lauxte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, sxi revenis al la lito kaj rekusxigxis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj sxi restis tiel, kusxe, kaj fine, tro laca, sxi ekdormis. Vekis sxin infana vocxo; gxi venis el iu alia cxambro, en la sama domo, tute certe; gxi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi cxi tie. Se ili scius..." Alia vocxeto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi cxi tie." Gerda diris: "Infanoj, cxu vi auxdas min?" SXia koro batis espere. "Iu parolis," sonis unu el la infanvocxoj, sed auxdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "CXu vi auxdis?" "Estis kvazaux vocxo de virino," diris la alia. "Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni sxlosis la pordon, mi estas ensxlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min," Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuragxiga. "Venu!" kriis unu. "Estas fantomo!" "Vi pravas," la dua respondis, "oni cxiam rakontis pri fantomo en cxi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la vocxo estis ina. Ni rapide forkuru!" "Mi timas," ankoraux diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas sxin sola, sola, sola...
DEMANDOJ (14) CXu Gerda sciis, kie sxi estas? Kiel aspektis la cxambro, en kiu Gerda kusxas? Kial Gerda estis lacega? CXu sxi sxatis sian malliberecon? Kiel sxi provis liberigxi? Kio vekis sxin? Pri kio la infanoj parolis? Kial la infanoj ne helpis sxin? Kun kiu Gerda estis post la forkuro de la infanoj?
EKZERCOJ (14) Ekzemplo: parto : ---> parto : peco Trovu la vortojn! afero : akiri scion : aspekti : diri reage al demando : dormigilo : en kiu tempo : enhavanta cxion enhaveblan : facile videbla, komprenebla : fari por si ideon pri io : havi ideon pri : havi similan opinion : io el tre malgrandaj partetoj : io, kio restu kasxita, ne konata : iradi pro plezuro : komunikajxo : kontraux la normala sagxo : lernigi : malgranda : malmontri : malproksima : parto : pensajxo : pli alta ol : rapida, ne atendita : rilatanta duo : sciigi, konigi : tio, pri kio io estas : verajxo : voli havi : vorto, per kiu persono estas konata : La vortoj estas: absurda, ajxo, deziri, drogo, eta, evidenta, fakto, fora, ideo, imagi, instrui, kasxi, kiam, komuniki, koni, konsenti, lerni, mesagxo, nomo, paro, peco, plena, promeni, pulvoro, respondi, sekreto, subita, super, sxajni, temo
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.