CXAPITRO 15 (DEK KVIN) "Bonan matenon, ho plej bela, cxu vi bone dormis?" "Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, cxu vi dormis kontentige?" "Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne suficxe dormis." "CXu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri cxio, kio okazis hieraux." "Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraux, post kiam mi eliris kun Bob por okupigxi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? CXu vi faros al mi precizan raporton?" "Kun plezuro, sed ankaux vi raportos al mi poste, cxu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fusxa okazis al mia auxto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn." "CXu vi almenaux scias, kien li iris en la urbo, laux kiuj stratoj, al kiu domo?" "Atendu. Mi rakontos cxion. Por ke mia peto sxajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min cxe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj trovigxis sen auxto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la posxtoficejo. Mi estis nekredeble bonsxanca. Imagu! Se mi estus trovigxinta naz-al-naze kun li gxuste kiam li eliris el la posxt-oficejo...! Sed mi vidis lin suficxe frue por min kasxi." "Felicxe, ke vi vidis lin suficxe frue!" "Kiel mi diris: mi estis bonsxanca, mi vidis lin gxustatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. CXu vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj cxiaspecajn cxokoladojn kaj aliajn dolcxajxojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la CXefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, cxu vi konas aux ne. Li eniris tiun panejon, aux tiun dolcxajxvendejon, aux tiun... nu... tiun pan- kaj dolcxajxvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena. SXajnis, ke li acxetis la tutan magazenon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn ajxojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom sxatas cxokoladon kaj dolcxajxojn, ofte irus tien kaj acxetus multon, se mi ne timus dikigxi. Nu...e... kion mi rakontis?" "Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojigxis de la cxefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj cxokolado. Fakte, cxu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas cxi-matene? Teon, mi vidas. CXu vi sxatus, ke mi replenigu vian tason?" "Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon, Tom, kara. Nu, do..."
DEMANDOJ (15) Kun kiu parolas Tom? CXu sxi bone dormis? CXu Tom raportas unue? CXu sxi sukcesis paroligi la blondulon en la auxto? Kie sxi poste vidis lin? Kion la blondulo acxetis? Kial Linda ofte irus al la vendejo por multon acxeti? Kial sxi tamen ne faras tion? Kion trinkis Linda?
EKZERCOJ (15) Ekzemplo: ne alia : ---> ne alia : sama Trovu la vortojn! al ekster : atente rigardi : cxiuj el la du : dangxero, necerteco : dauxre esti en la sama loko : ekmalhavi : esti senkonscia, sed sana : faciligi la agadon : fina parto de kruro : interparoli pri io : io, kio funkcias per si mem : iri malantaux io : lauxte peti, ke iu venu : malbela auxdajxo : maltago : motora veturilo : ne alia : ne en : ne esti mortinta : noktigxo : parto de domo : parto de la korpo, kie estas la okuloj : pensanta : post mallonga tempo : resanigi : doni sciigon : sep tagoj : tio, kion oni pensas pri iu temo : tomatokolora : zorgi pri malsanulo : La vortoj estas: ambaux, auxto, auxtomato, baldaux, bruo, cxambro, diskuti, dormi, ekster, el, flegi, helpi, informi, kapo, konscia, kuraci, nokto, observi, opinio, perdi, piedo, resti, risko, rugxa, sama, sekvi, semajno, vespero, vivi, voki
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.