CXAPITRO 16 (DEK SES) "Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako plena je dolcxajxoj." "Eble estis cxefe pano." "Prave, eble pano. CXiaokaze, jen mi ekvidis lian auxton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos auxte, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la auxto, gxin metis en gxin, resxlosis la auxtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia auxta numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li pasxis sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko." "CXu li rimarkis, ke vi lin sekvas?" "Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: cxu ankaux mi eniru? Aux cxu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos min, estis reala, kaj min gxenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aux naux, junaj viroj, kiuj militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok aux naux soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo jxus eksidis." "Li do estas _via_ blondulo, cxu?" "Ne parolu malsagxe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka aux pseuxdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj strangaj vestajxoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi mangxis bonegan supon, sed poste ion, pri kio mi ankoraux nun min demandas, cxu estis pecoj el hundo aux kato. Certe ne estis kokidajxo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaux la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dolcxa, tro dolcxa por mi, kaj same la turka kafo; gxi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi mangxis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo." "Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri mangxo kaj trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas cxefe menuoj." "Ne ridu pri mi, aux mi ne dauxrigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, cxar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriacxis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komencigxis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso ecx flugis gxis la plafono..." "Kia gxojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!" "CXefe, kia bruo! SXajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kriacxas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito." "Tre bela atmosfero, cxu ne? Mi gratulas vin. Estis kuragxe resti tie." "Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuragxa, cxu vi neniam rimarkis?" "Mi ne konas vin suficxe, sed via kuragxo ne mirigas min. Bela, kuragxa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?" "Mi rimarkis tre bedauxrindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu trovigxas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesigxis pri la intersoldata milito. Mi vere bedauxras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Bedauxri ne helpas, Mi fusxis mian taskon. Mi provos ne fusxi gxin alifoje." "Nu, prave, estas tre bedauxrinda afero. Ecx se nur cxar gxi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaux gxojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesigxis pri _via_ blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas _via_ blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom." "Eble, eble. Sed cxu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antauxe decidis plej multe informigxi pri li?" "Nu, versxajne cxar..." "CXar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!"
DEMANDOJ (16) Kion faris la junulo, post kiam li eliris el la vendejo? Kien li subite eniris? Kial Linda hezitis sekvi lin tien? Kiel aspektis la restoracio? Kion mangxis Linda? Kion faris la soldatoj? Kia estas Linda? Kio estas Linda? Kion rimarkas Linda post la telera milito?
NOTOJ Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto versxajne ne estas por vi nova; gxi estas la vorto "ESPERANTO". Se vi tion ne jam sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu cxi lingvo, kiun vi nun lernas. Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas "shi4 jie4 yu3". CXu vi tion jam sciis? Mi gratulas! Aux cxu eble tiu granda lingvo estas via lingvo? La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos nin paroli pri la lingvo. Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj): SUBSTANTIVOJ (o-vortoj), kiuj montras ajxojn: tablo, knabino, spegulo, libero, amo,... ADJEKTIVOJ (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda, studenta, kasxa,... VERBOJ (kun finajxoj "-i", "-is, "-as", "-os", "-u", "-us"), kiuj montras agojn aux situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi, amikigxi,... ADVERBOJ (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble, versxajne, fakte, kasxe,... Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas: PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,... PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, sxi, gxi, ili, si, oni. ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la.
EKZERCOJ (16) Nun mi povas klarigi, kiel "kia" kaj "kiel" estas malsamaj. Per "kia" oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto). Per "kiel" oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto). "KIA estas via amiko?" - "Li estas belA." "KIEL vi mangxas?" - "Mi mangxas malrapidE." SXia vizagxo subite igxis rugxa. "KIA gxi igxis?" - "GXi igxis rugxA." "KIEL gxi igxis rugxa?" - "Subite." Metu la gxustan vorton! CXiu mankanta vorto estas unu el: kiel, kia, kian, kiaj, kiajn. Kun ___ sako li eliris? - Li eliris kun papera sako. ___ li forveturos? - Mi pensas, ke li forveturos auxte. ___ numeron vi notis? - Mi notis lian auxtan numeron. ___ vi sekvis lin? - Mi sekvis lin iom malproksime. ___ li estis vestita? - Li estis vestita per multkoloraj vestoj. ___ vi sentas vin hodiaux? - Mi sentas min tre bone, dankon! ___ estas via sano? - Multe pli bona ol hieraux. ___ virojn sxatas Linda? - SXi sxatas blondulojn. ___ vi ekkonis lin? - Ni estis en la sama lernejo. ___ restas Gerda? - SXi restas soifa.
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.