CXAPITRO 17 (DEK SEP) "Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaux krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! SXi ne estas ricxa. Ne kun la espero ricevi monon ili sxin kaptis. SXi cxiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne cxar sxi enmiksis sin en iun kriman agadon ili sxin kaptis. Pro kio do? Por kio?" "SXi instruas, vi diris al mi. Kion do sxi instruas? Kio estas sxia fako?" "SXi instruas historion, sed sxi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj." "Pro tio versxajne sxi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazajxoj. Kiel la afero komencigxis?" "Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj -- Tom kaj Linda -- rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kasxa, sxtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste auxdigxas bruo, kvazaux iu falus. Bob, kiu aligxis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: sxi kusxas senkonscia. Tom foriras sercxe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed cxi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. SXi sukcesas kunveturi en lia auxto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen sxi notas la numeron, markon kaj tipon de la auxto..." "CXu la auxto estis lia? CXu ne estis sxtelita veturilo?" "Ne. Versxajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam sxi petis, ke li veturigu sxin, tio al li ne placxis, sed li versxajne opiniis, ke estos ecx pli suspekte malakcepti sxin." "Vi do scias, kiu li estas, cxu ne?" "Jes, ni kontrolis. Estas la frato de frauxlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis." "Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazajxoj?" "La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraux ne pridemandis." "Kial?" "Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola sxanco retrovi Gerdan. Bedauxrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj gxin finis. La aliaj -- tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis sxin, estis senkonsciigita -- certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, cxar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentigxos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkajxon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni gxis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli sxajnas, ke tio ne okazos.
DEMANDOJ (17) Pri kio parolas la policano? Kion precize instruas Gerda? Kiu estas la alta blondulo? Kiu estas Marta? Kial oni ankoraux ne pridemandis la blondulon? Kiel la policano esperas retrovi Gerdan?
NOTOJ Jen ankoraux kelkaj vortoj, kiujn ni uzos por paroli pri la lingvo. Grupon de vortoj kun verbo en la centro oni nomas FRAZO. Jen ekzemplo: Linda rigardas la blondulon. Frazo normale havas subjekton. La SUBJEKTO estas tio, kio faras la agadon de la verbo. En tiu cxi frazo "Linda" estas la subjekto. Frazo ofte havas objekton. La OBJEKTO estas tio, al kio la agado de la verbo estas farata. En cxi tiu frazo la objekto estas "la blondulon". Oni montras la objekton aux per prepozicio ("Linda rigardas al la blondulo") aux per la finajxo "-n". Tiun finajxon "-n" oni nomas AKUZATIVO. Kiel vi jam lernis, oni uzas akuzativon ne nur por montri la objekton en frazo, sed ankaux por aliaj aferoj. * * * Jam en la oka cxapitro vi lernis pri la pronomo "si". La pronomo "si" estas la REFLEKSIVA PRONOMO de Esperanto. Esprimoj uzantaj gxin estas REFLEKSIVOJ. Kiel vi jam scias, "si" resendas al la subjekto. Ekzemple: Linda vidas sin. signifas: Linda vidas Lindan. Oni devas scii, ke "si" resendas al la plej proksima subjekto. Normale tio estas la subjekto de la plej malgranda frazo (aux "subfrazo"), en kiu gxi aperas. Do en la frazo: Tom scias, ke Linda vidas sin. "si" resendas al "Linda" (la subjekto de "vidas"), ne al "Tom" (la subjekto de "scias"). Pro tio, "si" neniam povas esti mem la subjekto aux parto de la subjekto de iu verbo. Ekzemple, jena frazo estus tute neebla, se oni enmetus la vorton "sia": Linda pensas, ke ___ opinio estas prava. En tiu frazo "sia" devus resendi al la subjekto de "estas", kiu estas... "sia opinio". Neeble! En cxi tiu cxapitro estas pli malfacila ekzerco pri refleksivoj.
EKZERCOJ (17) Nun vi scias kvar vortojn, kiuj aspektas simile: PER, POR, PRI, PRO. PER montras ILON: Mi venis per auxto. POR montras CELON: Mi acxetis kafon por vi (por trinki). PRI montras TEMON: Mi parolis/lernis pri historio. PRO montras KIALON: SXi sxatas lin pro liaj blondaj haroj. (CELO = tio, kion oni volas havi aux fari.) Enmetu unu el tiuj vortoj en cxiun lokon: Mi multe lernadis ___ lingvistiko ___ sukcesi en la universitato. ___ la malfrua horo mi decidis veturi ___ auxto, ___ esti pli rapida. ___ kio temas? - Mi ne scias; mi jxus alvenis. Mi dankas vin ___ via helpo. ___ la bruo en mia angulo, estis ___ mi tre malfacile auxdi. Mi scias certe ___ tio, ke mi vidis gxin ___ miaj propraj okuloj. SXi venis ___ instrui kriptajxo-sciencon, sed mi neniam auxdis ___ tiu fako. Ekzemplo: {Tom} scias, ke {Linda} rigardas al {Tom}. ---> Li scias, ke sxi rigardas al li. Forigu la vortojn kun "{}"! Marko pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Marko}. Marko pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}. Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}. Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Tom}. Tom pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Tom}. De Petro {Linda} auxdas malveran rakonton pri {Linda}. De Petro {Linda} auxdas, ke Tom rakontis malverajxon pri {Linda}. Ivano scias, kie {Petro} kasxis {la} tason {de Petro}, sed {Ivano} ne scias, kie {Petro} kasxis {la} tason {de Ivano}. {Linda} timas, ke la spiono sekvas {Lindan} tra la urbo. {Petro} timas, ke {Linda} amas {Lindan} pli ol {Petron}. {Linda} cxiam pensas, ke {la} opinio {de Linda} estas prava. Marko diras, ke {Petro} perdis {la} tason {de Marko}. Sed Petro diras, ke {Marko} perdis {la} tason {de Marko}. Linda ne scias, ke {Marko} {Lindan} amas. Linda ne scias, ke {Marko} {Gerdan} amas.
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.