CXAPITRO 19 (DEK NAUX) Petro: Eble ni forkuris tro rapide. CXu vere fantomoj ekzistas? Ralf: CXu vi volas raporti pri la vocxo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domacxo, vi... Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v... Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkasxos gxin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? CXu tio igas vin ridi? Petro: Mi ne ridas, mi nur v... Ralf: Ankaux mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj dangxeroj, cxu? Kaj se vi... Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur... Ralf: Kaj se vi rakontos gxin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kusxigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi... Petro: Vi ecx ne scias sxofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur... Ralf: Jes, mi scias sxofori. Petro: Vi ne rajtas sxofori cxar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas auxton. Ralf: Mi ne zorgas pri tio, cxu mi rajtas aux ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi sxtelos iun veturilon, jes, mi sxtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aux samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domacxo, kaj poste la gepatroj... Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do konsentas, ke... Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni auxdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi sxin mia servistino: sxi faros cxion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri sxi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, cxar vi tro timus...
DEMANDOJ (19) Kiuj estas Petro kaj Ralf? Kial Ralf provas timigi Petron? Kiamaniere li provas timigi lin? CXu Petro estas timigita? Kion Ralf rakontas pri la virino?
EKZERCOJ (19) Ekzemplo: speco de agado : ---> speco de agado : maniero Trovu la vortojn! afero, io pripensebla : agi farante sian taskon, servon, oficon : bona sento de komforteco aux gxojo : de tiu speco : deziranta nenion alian ol tio, kion oni havas : ekhavi : ekmalfunkcii : en bezonata kiomo : enpreni akvon : esprimi doloran senton per neparolaj sonoj : facile uzebla, bona por la celo : fari tre malplacxan senton : granda en la direkto nek de longo nek de diko : gxusta arangxo aux dismetado : havigi al si intersxangxe por mono : iri, sed ne pasxante : je cxiu tempo : konsenti ricevi ion : kontrauxkrima administrajxo : kunmeti tiel, ke oni ne povas facile rekoni la partojn : malesti, foresti, ne esti suficxe multe : malfaciligi aux malhelpi ies movojn, maloportuni al iu : meti en situacion aux pozicion, kiu malebligas eniron aux eliron : ne dauxrigi : ordigi, prizorgi : placxa per gxentileco, amikeco : povanta bone kaj gxuste decidi : preni kun si, havi kun si : pro dubo halti ne sciante, kion fari : proksime al : pura, travidebla, komprenebla : rebonigi, refunkciigi : rediri, refari : senakva aux kun malmulte da akvo : senti bezonon trinki : senti strangecon, neatenditecon, nekutimecon : senvivigxi : sidilo : speco de agado : ujo por trinkajxo : La vortoj estas: acxeti, afabla, akcepti, apud, arangxi, cxiam, dolori, fermi, fini, funkcii, glaso, gxemi, gxeni, heziti, klara, kontenta, largxa, maniero, manki, miksi, miri, morti, objekto, oportuna, ordo, panei, plezuro, polico, porti, ricevi, ripari, ripeti, sagxa, segxo, seka, soifi, suficxa, tia, trinki, veturi
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.