CXAPITRO 21 (DUDEK UNU) Gerda sentas sin pli bone. SXi jxus finis mangxi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. SXi parolas kun Bob, tre mallauxte. Ili ja devas atenti, cxu iu proksimigxas aux ne. Felicxe, ecx sen speciale auxskulti, sxi cxiam bone auxdis, suficxe frue, kiam la acxulo venas. Bob placxas al sxi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo. Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazajxoj. Kiam sxi parolas pri sia edzo, lia vizagxo sxangxigxas, alprenas iom malgxojan esprimon. CXu li enamigxus al sxi? Kaj jen auxdigxas pasxoj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!" Envenas la gardanto, la acxa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri mangxo, tiom suferigis Gerdan. Sed cxi-foje sxi povos kontentigi lin. Kia plezuro! "Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika acxulo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian acxan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi mangxi, mi petas." "Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, cxokoladon, kaj ecx botelon da lakto. Gerda mangxas silente; sxi povus mangxi ecx pli, kvankam sxi jxus iom mangxis. Bob, auxdante la mangxobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari? "Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras. Kaj Gerda klarigas. SXi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumosercxantoj. La Lumosercxantoj estis sekreta societo, kiu naskigxis en la dekkvina jarcento kaj dauxris, jen forta, jen malforta, laux la epokoj, gxis la mezo de la dekoka jarcento. GXi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aux supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkomprenigxu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aux popolo ili estis. La sxtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumosercxantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumosercxantoj, tre ricxaj homoj trovigxis. Tial, laux diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu cxi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kasxis la trezoron. Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas cxiun detalon sur etan notlibron. Kiam sxi finis, li diras: "Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie cxi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaux, belulino, adiaux." Nur post kiam la pordo fermigxis kaj la bruo de la pasxoj forsvenis, auxdigxas de sub la lito vocxo, kiu diras: "CXu vi lasis al mi iom de tiu kuko?"
DEMANDOJ (21) Pri kio parolas Gerda kaj Bob? Kio okazas post iom da tempo? Kion promesas Gerda? Pri kio temas la papero? Kiuj estas la Lumosercxantoj? Kial la sxtatoj persekutis ilin? Kiam la acxulo foriras?
EKZERCOJ (21) Ekzemplo: kunligita aro : ---> kunligita aro : grupo Trovu la vortojn! administrejo por transportado de leteroj : agrable sentiganta, kiel sukero : ano de la militistaro : antauxe pripensita kaj ordigita arangxo de realigota agado : aro de ajxoj kun samaj ecoj : arto arangxi sonojn en maniero placxa por auxskultado : cxe la flanko kontrauxa al tiu de la koro : cxiu el la okazoj, kiam io okazas : dekstra aux maldekstra parto : ebleco de sukceso : elstara parto meze de vizagxo : estigxi, farigxi en iu loko aux momento : farota laboro aux servo : fordoni ion intersxangxi por mono, malacxeti : frua parto de tago antaux tagmezo : granda movebla objekto por uzado en domo : gxentile esprimi al iu sian kontentecon pro ties sukceso aux felicxo : io plata, el kio oni mangxas : je la tago antaux la nuna tago : korpaj ludoj : kovri la korpon per io portebla : kunligita aro : malalta aux maldika : maldika ajxo, sur kiu oni skribas, kaj el kiu oni faras librojn : mallonga memoriga skribajxo : mallonge antauxe : mangxajxo kun multe da akvo : okazanta pli antauxe, proksime al la komencotempo : pansimila sed pli dolcxa bakajxo : perforte dispecigi : reciproka mortigado inter malamikaj homgrupoj : restoracia servisto, kiu alportas la trinkajxojn kaj mangxajxojn : rugxeco, blueco, bruneco, verdeco, nigreco, ktp : rugxete terkolora : sciigi al alia persono, kion oni auxdis, vidis kaj trovis : sin movi tra la aero : speco de simpla mangxajxo : supra kovrilo de cxambro : vere ekzistanta kaj kontrolebla : vojo inter domoj en urbo : La vortoj estas: bruna, dekstra, dolcxa, flanko, fojo, flugi, frua, gratuli, grupo, hieraux, jxus, kelnero, koloro, kuko, mateno, meblo, milito, muziko, nazo, noto, okazi, pano, papero, plafono, plano, plata, posxto, raporti, reala, rompi, soldato, speco, sporto, strato, supo, sxanco, tasko, telero, vendi, vesti
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.