CXAPITRO 22 (DUDEK DU) Baldaux venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li volis cxeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda. Estis suficxe multekosta vojagxo, sed la familio de Gerda -- ricxa familio -- pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon. CXar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la sxtelistoj, kie trovigxas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaux, kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune cxeesti por certigxi, ke neniu kasxos por si parton de la trovajxo. La loko indikita trovigxis cxe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu pasxis jam de jaroj. "Felicxe, ke ili ne kasxis tiun trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per sxipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, cxu ne?" Tiel parolis Linda. "Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne sxatus vojagxi sxipe. La maro cxiam igas min malsana. Mi sxatas rigardi la maron, resti cxe la maro, libertempi apud la maro, sed ne vojagxi per sxipo sur gxi: sxipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne placxas al mi. Felicxe, ke hodiaux oni povas iri preskaux ien ajn aviadile. Aviadiloj preskaux tute ne dancas. Sed ecx aviadiloj nur duone placxas al mi. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej placxe estas promeni piede sur bona tera vojo. Mi..." Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondicxoj, en kiuj ili trovigxis: "Kiam alvenos la trezor-sercxantoj, laux via opinio?" sxi demandis la policanon. "Morgaux, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaux, cxar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj auxte ili bezonus la tutan nokton. Versxajne Bob flugos en la sama aviadilo." La temperaturo estis placxa, kaj bela la vetero. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke gxi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, laux kiu la trezorsercxantoj povus alveni antaux la morgauxa tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej versxajne ili ne uzos tiun rimedon. La sekvantan matenon, niaj amikoj vekigxis frue. Tuj la policano kaj la gestudentoj arangxis, ke cxiu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon -- aux pli gxuste vojacxon -- laux kiu oni povas proksimigxi al la kaverno, kaj ke cxiu havos en la kaverno sian difinitan kasxejon. Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj. "Auxto alvenas!" sxi kriis. En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni auxte per tiu tera vojacxo, se ne la trezorsercxantoj? La tri atendantoj sin kasxis, cxiu en sia difinita loko, malantaux rokoj, da kiuj oportune trovigxis multe en la kaverno.
DEMANDOJ (22) Kie trovigxas la loko indikita? Kial Tom tute ne sxatus vojagxi sxipe? Kiel oni povas iri preskaux cxien ajn? Kiom da homoj atendas la trezorsercxantojn? Kion rimarkas Linda observante la vojon?
EKZERCOJ (22) Ekzemplo: ekpreni kaj firme teni : ---> ekpreni kaj firme teni : kapti Trovu la vortojn! aliigi : aparato por montri la horojn : atenti, zorgi kontraux dangxero aux ebla malbono, teni : certigi, ke oni ion faros : detale esplori, cxu io estas gxusta aux gxuste farita : domo aux loko, kie oni konstante vivas : ekpreni kaj firme teni : ekzemplo prezentanta iun specon : estanta post cxiuj aliaj : firme restanta cxe siaj opinio kaj volo : grava skribajxo : irigi kun si : kapti por teni, porti aux uzi; havigi al si; akcepti, ricevi : kasxe forpreni ion de alia homo : kontentigi, felicxigi, gxojigi : kun multe da havajxo, da mono, da io ajn : kunajxo de objektoj kaj iloj servanta por ion fari : ne bezonanta mangxajxon : ne kontrauxstari, vivi kun io gxisfine : ne tute, sed ne tute ne : pagilo konsistanta el pecoj kun difinitaj valoroj : preni kiel rimedon, agi per io por kontentigi bezonon : provadi por trovi : rapide forigi de si tra la aero : scienco pri pasintaj okazajxoj; rakonto pri okazintajxo : sekvi per okuloj kaj kompreni ion skribitan : sekvi tion, kion volas alia persono : senti doloron, travivi malfelicxajxon : sin vidigi, ekmontrigxi, igxi videbla : skribajxo sendita al alia homo : solvota demando, malfacilajxo : suferi pro manko de iu necesa, necesigi ion : surpaperigi vortojn : timego : tio, kio igas iun agi aux opinii en iu maniero : trairi, preteriri; transirante malaperi, ne dauxri : trovi la respondon al demando, la rimedon kontraux malfacilajxo : vira ido de samaj gepatroj : vira homido : viro ligita al virino por kunvivado kaj nasko de infanoj : La vortoj estas: aparato, aperi, bezoni, dokumento, edzo, elporti, filo, frato, gardi, hejmo, historio, horlogxo, jxeti, kapti, konduki, kontroli, lasta, legi, letero, mono, motivo, obei, obstina, pasi, placxi, preni, preskaux, problemo, promesi, ricxa, sata, sercxi, skribi, solvi, suferi, sxangxi, sxteli, teruro, tipo, uzi
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.