Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.
CXAPITRO 23 (DUDEK TRI) Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob! "Kie sin kasxas la Lumsercxantoj?" li kriis, "cxu en la mallumo?" La aliaj sin montris. "Rekasxu vin, ili tuj alvenos," li diris. "Kiel vi faris por antauxi ilin?" "Dank'al Gerda: sxi telefone arangxis, ke veturilo atendu min cxe la flughaveno, kaj ke sxoforo min veturigu cxi tien. Mono solvas multajn problemojn, kaj sxi estas ricxa, kiel vi scias; sxi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la sxoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorsercxantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la sxoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas auxtojn." Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj auxdis lian signalon. Envenis la kavernon flegistino Marta, sxia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam sxi estis mallibera, kaj du aliaj viroj. "Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!" La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon. Laux la malnova dokumento, la trezoro trovigxis en kofro metita en kavo arangxita en la rokoj, kaj la sxtonoj, kiuj gxin kovris kaj kasxis, kusxis laux preciza desegno. Fakte, la gxusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni cxiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la gxusta loko igxis rapide trovita. La grupo forprenis la kasxantajn sxtonojn. Montrigxis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo versxajne estis protekti la kofron kontraux malsekeco. La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aux valora. GXi estis sxlosita. Per siaj iloj, ili gxin malfermis.
DEMANDOJ (23) Kiel Bob sukcesis antauxi la bandon? Kiom da trezorsercxantoj envenis la kavernon? Kio mirigas la tri studentojn? Kie, laux la malnova dokumento, trovigxas la trezoro?
NOTOJ En cxapitro 9 vi lernis pri la finajxo "-it-". (La kapo de Bob estis "batita".) En cxapitro 11 vi lernis pri la finajxo "-ant-". (Linda pensas, sin "demandante", cxu...) Poste, en cxapitro 14, aperas la finajxoj "-at-" kaj "-int-". (CXambro "nekonata". Kvazaux sxi estus "laborinta".) La vortoj kun "-ant-" kaj "-at-" rilatas al la nuno, al la estanteco (al tio, kio okazas aux estas nun). La vortoj kun "-int-" kaj "-it-" rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis aux estis antauxe). Ekzistas ankaux finajxoj "-ont-" kaj "-ot-" por la estonteco (tio, kio okazos aux estos poste). Vortoj kun la finajxoj "-ant-", "-at-", "-int-", "-it-", "-ont-", "-ot-" estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj finajxoj estas la PARTICIPAJ FINAJXOJ. La participoj kun "-nt-" estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaux AKTIVAJ PARTICIPOJ. La participoj kun nur "-t-" estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaux PASIVAJ PARTICIPOJ. | SUBJEKTA | OBJEKTA ---------+------------------------ ANTAUXE | -int- | -it- ---------+------------------------ NUN | -ant- | -at- ---------+------------------------ POSTE | -ont- | -ot- Jen kelkaj ekzemploj: La polico sercxas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis]. La virino estas ensxlosita en forlasita domo [domo, kiun oni forlasis]. Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas]. SXi iomete timas pro la jxetataj teleroj [teleroj, kiujn oni jxetas]. CXu vi strecxe atendas la venontan cxapitron [cxapitron, kiu venos]? Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]? Se la cxefa parolo estas nuna (supre estas "sercxas", "estas", "rigardas",...), oni povas "traduki" la participojn jene: X-inta ---> kiu X-is X-ita ---> kiun oni X-is X-anta ---> kiu X-as X-ata ---> kiun oni X-as X-onta ---> kiu X-os X-ota ---> kiun oni X-os Tamen, se la cxefa parolo ne estas nuna, oni normale ne povas tiel simple "traduki". Ekzemple: "Hieraux matene Bob pensis pri la farota laboro." Sed eble li faris la laboron hieraux vespere. Se hodiaux oni dirus, ke hieraux matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio signifus, ke ecx hodiaux la laboro ankoraux ne estas farita. Pli gxusta "traduko" estas do: Hieraux matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis objekto de posta faro. "Morgaux vespere Bob rigardos la faritan laboron." Sed eble li faros la laboron morgaux vespere. Se hodiaux oni dirus, ke morgaux vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio signifus, ke jam hodiaux la laboro estas farita. Pli gxusta "traduko" estas do: Morgaux vespere Bob rigardos la laboron, kiu estos objekto de antauxa faro. CXu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, cxar la realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. "Mangxonta" signifas kvazaux "malsata"; "mangxanta" signifas kvazaux "cxe-tabla"; "mangxinta" signifas kvazaux "sata". Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante participon!
EKZERCOJ (23) Ekzemplo: Mi sercxas monujon, kiun mi perdis. ---> Mi sercxas perditan monujon. Reskribu uzante participon! La strangulo parolas al si mem, ne atentante la studentojn, kiuj lin rigardas. La studento redonas la librojn, kiujn li jam legis. Kato, kiu mangxis, normale volas dormi. La policanoj ne rekonos la krimulon, kiun ili sercxas. Li zorge purigis la auxton, kiun li volis vendi. En la universitato Marta estas virino, kiun cxiu konas. SXi provis legi la numeron de la auxto, dum gxi veturas. Tiam sxi ankoraux havis la monujon, kiun sxi poste perdis. Li pensis pri la suferoj, kiujn li jam travivis. Mi plendos pri la segxoj, kiuj malaperis. Mi devis atendi la buson, kiu venis poste. SXi longe adiauxis la amikon, kiu devis foriri.