CXAPITRO 24 (DUDEK KVAR) "Nur papero!" kriis Ronga. "Ankaux estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga lauxtlegis: "Tie cxi kusxas la Trezoro de la Lumo. Pro la dauxra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Sercxantoj baldaux cxesos ekzisti. Sed gxia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas cxi tie kasxita la Trezoro de la Lumo. "GXi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj trovigxos, kiuj gxin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al cxiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia gxusta loko. "Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial gxia Trezoro estas pure Spirita. "Al vi, homo, kiu trovis gxin, trans multaj aux malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aux jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!" * * * Ili sidis en komfortaj braksegxoj en la hejmo de Gerda. "Kio okazis poste?" cxi-lasta demandis. "Ni malkasxis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano. "La loka polico estis antauxe informita, kaj ensxlosis ilin." "CXu vi scias, kiel komencigxis la afero?" scivolis Tom. "Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, sxi cxeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. Kiam cxi-lasta estis duone dormanta, duone vekigxanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumosercxantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre ricxa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko." "Jes," dauxrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la pagxoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumosercxantoj. Li antauxe kelktempe interesigxis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis gxian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie trovigxas la trezoro de la Lumosercxantoj, sed mem ne povis traduki cxiujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontigxis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, cxar pli kaj pli multaj personoj interesigxas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere gxisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj sercxantaj la trezoron pro materia intereso." "Kion li volis, ke oni faru pri gxi?" Linda demandis. "Ke gxi transiru al iu muzeo aux sxtata institucio." Tom intervenis: "Kiel Marta ricevis la fotokopion?" "Tion sxi mem klarigis al mi," respondis la policano: "sxi konstatis, ke la substanco uzita antaux la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro kusxis en sia cxambro -- li havis privatan cxambron kaj do estis sola -- sxi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante auxdas kaj respondas demandojn, gxenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al sxi. Per tiu metodo sxi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj."
DEMANDOJ (24) Kiel aspektis la trezoro? Kion legis Ronga? Kiam Marta eksciis pri la trezoro de la lumosercxantoj? Kie profesoro Kosadi faris historian esploron? Kion profesoro Kosadi eksciis pri la trezoro? Kion li ne povis kompreni? Kiel Marta eksciis pri la trezoro?
NOTOJ En la antauxa cxapitro vi lernis pri cxiuj ses participoj en Esperanto, sed ni uzis ilin nur kiel adjektivojn. Adjektivon oni povas uzi aux apud substantivo ("SXi vidas blondan viron"), aux kun iuj verboj, ekzemple "esti" ("La viro estas blonda"). Ankaux participajn adjektivojn oni povas uzi en tiuj du manieroj: Mi vizitas la ensxlositan virinon. La virino estas ensxlosita. La participaj adjektivoj havas la saman signifon en ambaux situacioj. Oni povas montri la subjekton de objekta (pasiva) participo per la prepozicio "de": Mi vizitas la virinon ensxlositan de la blondulo. La virino estas ensxlosita de la blondulo. Tiuj frazoj signifas preskaux same kiel: Mi vizitis la virinon, kiun la blondulo ensxlosis. La blondulo ensxlosis la virinon. Tiuj lastaj frazoj estas tamen pli simplaj kaj pro tio pli bonaj. Eblas uzi ankaux subjektan (aktivan) participon post la verbo "esti": La blondulo estas ensxlosinta la virinon. Tiaj "kunmetitaj verbotempoj" estas tamen tre maloftaj. Preskaux cxiam suficxas simple: La blondulo ensxlosis la virinon. Participoj uzigxas ne nur adjektive, sed ankaux adverbe kaj substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon. Participaj substantivoj havas kompreneble la finajxon "-o": malaperinto, krieganto, kaptoto. Oni devas memori, ke participa substantivo cxiam signifas personon, aux ulon. "Malaperinto" estas do "malaperinta ulo", "krieganto" estas "krieganta ulo", kaj "kaptoto" estas "kaptota ulo". Se oni volas paroli pri ajxo, oni povas uzi kroman finajxon "-ajx-". "Donitajxo" estas ekzemple ajxo donita, io donita. Participaj adverboj havas la finajxon "-e": enirante, forironte, vidinte. Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili cxiam rilatas al la subjekto de la frazo. Ekzemple, la frazo: Bob vidis Lindan enirante la restoracion. Devas signifi: Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion. Jen aliaj ekzemploj: Forironte Bob turnis sin al la pordo. (Bob turnis sin al la pordo por foriri.) Vidinte Lindan Bob iris al sxia tablo. (Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al sxia tablo.) Kompreneble oni povas uzi ankaux objektajn (pasivajn) participajn adverbojn: Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda. Observate de la studentoj li ne kuragxis foriri. Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi. En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj.
EKZERCOJ (24) Ekzemplo: CXAR la studentoj LIN OBSERVIS, li ne kuragxis foriri. ---> Observate de la studentoj li ne kuragxis foriri. Forigu la vortojn skribitajn GRANDE! La HOMOJ, KIUJ FORIROS, ne plu zorgos pri sia laboro. La INFANOJ, KIUJ LERNAS, ekstaras, kiam la instruisto envenas. POST KIAM LI longe PRIPENSIS la aferon, li decidis ekagi. Oni ensxlosis la HOMON, KIUN ONI KAPTIS, en la policejo. La HOMO, KIU MALAPERIS, estas instruisto pri malnovaj sekretaj lingvoj. DUM LI ATENDIS la buson, Tom ekhavis ideon. La HOMOJ, KIUJN LA AFERO INTERESAS, povas trovi pli da informoj en iu ajn biblioteko. La blondulo forveturis, DUM Tom kaj Linda OBSERVIS LIN. La HOMOJ, KIUJN ONI LIBERIGOS, ankoraux atendis la malfermon de la pordego. CXAR la polico LIN KAPTOS, la spiono mangxis la dokumenton. POST KIAM cxiu FORGESIS GXIN, la libro atendis multajn jarcentojn en la biblioteko. TUJ ANTAUX OL LI MALFERMIS la pordon, li subite konsciis pri stranga bruo venanta de gxia alia flanko.
Reiru al la indekso por aliaj cxapitroj.